I. M. Pei | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
I. M. Pei 貝聿銘 | |||||
Naskonomo | 貝聿銘 | ||||
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1917 en Kantono, Respubliko Ĉinio | ||||
Morto | 16-an de majo 2019 (102-jaraĝa) en Manhatano, Nov-Jorko, Usono | ||||
Lingvoj | angla • ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Tajvano vd | ||||
Alma mater | Harvard Graduate School of Design • MIT School of Architecture and Planning • Universitato de Pensilvanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Tsuyee Pei vd | ||||
Edz(in)o | Eileen Loo vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto vd | ||||
Laborkampo | arkitekturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Piramido de Luvro ❦ Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo ❦ Turo de Banko de Ĉinio ❦ Mastercard International Global Headquarters ❦ Luce Memorial Chapel ❦ Bali Refuse Incineration Plant ❦ The Garden Hotel, Guangzhou vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ieoh Ming PEI (ĉine 貝聿銘, Bèi Yùmíng; naskiĝis la 26-an de aprilo 1917 en Kantono, Ĉinio kaj mortis la 16-a de majo 2019), ofte konata nur de siaj komencliteroj I. M. PEI, estis Pritzker premiita ĉina-usona arkitekto, nomata la fina majstro de alta modernisma arkitekturo. Li uzas la abstraktan formon, uzante ŝtonojn, betonon, vitron, kaj ŝtalon. Pei estis eble unu el la plej sukcesaj aziaj arkitektoj de la 20-a jarcento. Liaj verkoj troviĝas ĉirkaŭ la tuta mondo.
Frua vivo kaj edukado
Pei naskiĝis en Kantono, Ĉinio la 26-an de aprilo 1917 al eminenta familio de Suzhou, Jiangsu. Lia familio estis loĝanta en Suzhou ekde la 15-a jarcento. Lia patro, bankisto, poste estis la direktoro de la Banko de Ĉinio kaj la estro de la Centra Banko de Ĉinio. Lia familio poste transloĝis al Honkongo kie li loĝis ĝis li finis mezlernejon, tiam lia familio transloĝis al Ŝanhajo. La praula hejmo de la Pei-familio estas estimata ĝardeno en Suzhou, nun parto de la Monda Heredaĵo de Suzhou. La domo estis nomita la Ĝardeno de la Leona Arbaro, kaj enhavas multajn skulptaĵojn tranĉitajn nature per akvo. La kombinado de la homfaritaj konstruaĵoj kaj naturo plaĉas al Pei, especiale kiel la lumo kaj ombro miksis.
Pei studis arkitekturo en Usono ĉe la Universitato de Pensilvanio, kaj poste en Masaĉuseca Instituto de Teknologio kie li diplomiĝis en 1940. Poste li studis ĉe Harvard. Post universitato, Pei membriĝis en sekreta komitato dum la Dua Mondmilito, National Defense Research Committee, kiu inter aliaj aferoj, disvolvis Projekto Manhattan.
En 1944, li reiris al Harvard, tiam studante sub Walter Gropius, kiu antaŭe laboris kun la Bauhaus. Pei recivis majstran diplomon en arkitekturo en 1946. Li iĝis instruisto en Harvard, kaj poste atingis la rango de asistanta profesoro. Li civitaniĝis usone en 1954.
Kariero
En 1948, William Zeckendorf dungis Pei por labori en la arkitekta disvolvada firmao Webb kaj Knapp kiel Direktoro de Arkitekturo, nove formita posteno. Dum ĉe Webb kaj Knapp, Pei prilaboris multajn grandskalajn arkitektajn projektojn trans Usono, ĉefe desegnis liajn konstruaĵojn laŭ la stilo de germana arkitekto Ludwig Mies van der Rohe.
Pei fondis lian propran arkitektan firmaon en 1955, kiu originale estis konata kiel I. M. Pei and Associates ("I. M. Pei kaj Asocianoj"). Poste ĝi estas konata kiel I. M. Pei & Pertners ("I. M. Pei kaj Partneroj") ĝis 1989, kiam ĝi koniĝis kiel Pei Cobb Freed & Partners, agnoskante kunlaborantojn James Ingo Freed kaj Henry N. Cobb.
Bibliografio
- Arnt Cobbers: Ieoh Ming Pei. Nr. 6 in der Reihe: Architekten und Baumeister in Berlin. Jaron Verlag Berlin 2004. ISBN 3-89773-408-7.
- Gero von Boehm: Light is the key. Conversation with I. M. Pei. Prestel Verlag München 2000. ISBN 3-7913-2176-5.
Eksteraj ligiloj
- Biografio de lia arkitekturejo Pei Cobb Freed & Partners
- Ekspoziciejo de la germana historia muzeo Arkivigite je 2006-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Suzhou-muzeo Arkivigite je 2008-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
- I. M. Pei ĉe greatbuildings.com (angle)
- „Wunderwerk: I.M. Pei baut in Luxemburg ein Museum für Moderne Kunst“, Tagesspiegel, 2-an de julio 2006
- „I. M. Pei in China, Revisiting Roots“, New York Times, 9-an de oktobro 2006