Sankta | ||
Ida de Loreno | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ide de Boulogne | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1040 en Ardenoj | |
Morto | ĉirkaŭ 1113 en nekonata valoro | |
Tombo | Abbey of St. Vaast vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Vigerikidoj (Dinastio de Ardenoj-Verdun) vd | |
Patro | Godfrey III, Duke of Lower Lorraine vd | |
Patrino | Doda vd | |
Gefratoj | Godfrey IV, Duke of Lower Lorraine vd | |
Edz(in)o | Eŭstako la 2-a (Bulonjo) | |
Infanoj | Gotfredo de Bouillon • Eŭstako la 3-a • Baldueno la 1-a • Ida vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
Sanktulino | ||
Festotago | 13-a de aprilo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ida de Loreno (naskiĝis ĉirkaŭ 1040, mortis la 13-an de aprilo 1113) estis sanktulino kaj nobelino.
Ŝi naskiĝis en Bouillon, en la sudo de la nuna Belgio, kaj estis la filino de Gotfredo la 3-a (Malsupra Loreno) kaj lia edzino Doda.
En 1057 ŝi edziĝis al Eŭstako la 2-a (Bulonjo).
Ida kaj Eŭstako havis tri filojn:
- Eŭstako la 3-a (Bulonjo) (m. ĉirkaŭ 1125)
- Gotfredo de Bouillon (n. ĉirkaŭ 1060, m. 1100), la 1-a reĝo de Jerusalemo
- Baldueno la 1-a (Jerusalemo) (m. 1118)
Nekutime, ŝi mem mamnutris siajn infanojn.
Ili ĉiuj partoprenis la unuan krucmiliton, kaj Ida multe kontribuis al la kosto.
Ida estis almozdonema kaj tre pia. Ŝi fondis monaĥejojn, kaj korespondis kun Anselmo, ĉefepiskopo de Canterbury. Ankoraŭ restas pluraj leteroj de Anselmo al Ida. Antaŭ oni kredis ke ŝi mem iĝis monaĥino, sed nun fakuloj konsideras ke estas pli verŝajne ke ŝi iĝis laika ano de la benediktana ordeno.
Laŭ tradicio ŝi entombiĝis en la Abatejo de Sankta Vaast en Arras. Ŝiaj restaĵoj relokiĝis en 1669 al Parizo, kaj denove en 1808 al Bayeux.