Icek Jurysta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1903 en Częstochowa |
Morto | 4-an de julio 1942 (39-jaraĝa) en Aŭŝvico |
Lingvoj | Esperanto • jido • pola |
Loĝloko | Parizo |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • tradukisto |
Icek (Jakób) JURYSTA (n. la 15-an de majo 1903 en Częstochowa, m. la 4-an de julio 1942 en Aŭŝvico[1]) estis pollanda juda esperantisto kaj tradukisto.
Jurysta estis aktivulo de Sennacieca Asocio Tutmonda (n-ro 227[2]), Literatura Kunlaboranto de Internacia Informservo[3] kaj aŭtoro de pluraj tekstoj kaj tradukoj en Esperanto-gazetoj (interalie Sennaciulo, Sennacieca Revuo kaj Literatura Mondo), por kiuj li tradukis polajn kaj jidajn tekstojn de Ŝalom Aŝ[4], Icĥok Lejbuŝ Perec[5] kaj aliaj.
El Pollando Icek Jurysta elmigris al Parizo. Post la atako de nazia germanio al Francio li estis arestita la 14-an de majo 1941 kaj malliberigita en la koncentrejo Pithiviers apud Parizo[6]. En junio 1942 li estis forportita al la ekstermejo Aŭŝvico kaj gasumita[7].
Tekstoj
Originalaj
- Esperanto — la sola tutmonda lingvo en jaro 1950, Esperanto Triumfonta, majo 1923[8]
- Ni forĝu Jubileo-ĉenon, Sennaciulo, aŭgusto 1926[2]
- Pri la Jubileo-Ĉeno, Sennaciulo, decembro 1926[9]
- Zamenhof — pioniro de la moderna juda lingvo, Heroldo de Esperanto, septembro 1927[10]
- Sennacieca muzeo, Sennaciulo, junio 1930[11]
Tradukoj
- Dawid Frischmann: Lumo!, Esperanto Triumfonta, julio 1922[12]
- Hirsz Dawid Nomberg: La Feliĉo, Esperanto Triumfonta, oktobro 1922[13]
- Icĥok Lejbuŝ Perec: Simioj, Sennaciulo, novembro 1922[14]
- Icĥok Lejbuŝ Perec: La porcelana knabineto, Sennaciulo, aprilo 1923[15]
- Jerzy Żuławski: El taglibro de lunano, Literatura Mondo, aŭgusto 1923[16]
- G. Ĉorny: La lokaŭto, Sennacieca Revuo, oktobro 1923[17]
- Szymon An-ski: La vivo de homo, Literatura Mondo, novembro 1923[18]
- Hirsz Dawid Nomberg: Venu, amato!, Literatura Mondo, decembro 1923[19]
- Icĥok Lejbuŝ Perec: La diamanto, Literatura Mondo, februaro 1924[20]
- Stanisław Brzozowski: La defendo de la komuno, Sennacieca Revuo, marto 1924[21]
- Icĥok Lejbuŝ Perec: La eterna paco en Ie-lando, Literatura Mondo, aprilo 1924[22]
- Leib Malach: Gejunulara ĵurkanto, Proletaria Kantaro, 1924[23]
- Icĥok Lejbuŝ Perec: La pia kato, Sennacieca Revuo, junio 1924[5]
- Icĥok Lejbuŝ Perec: La kvarokula lanterno kaj la kvar hundetoj, Literatura Mondo, novembro 1924[24]
- Ŝaĥno Epstein: La unua standardo de l’Internacionalo, Sennacieca Revuo, majo 1926[25]
- Icĥok Lejbuŝ Perec: En marĉujo, Heroldo de Esperanto, februaro 1928[26]
- Ŝalom Aŝ: Trompita, Literatura Mondo 1931[27]
- Ŝamŝl Ferŝt: Kelo k mansardo, Sennacieca Revuo, marto 1938[28]
- Leib Malach: Misisipi, 1939[29][30]
Referencoj
- ↑ Holocaust Survivors and Victims Database
- 1 2 Ni forĝu Jubileo-ĉenon, artikolo en Sennaciulo
- ↑ Internacia Informservo, HdE, januaro 1926
- ↑ Trompita. El la juda tradukis Icek Jurysta. En: Literatura Mondo marto 1931, paĝoj 40–42.
- 1 2 La pia kato de Perec en Sennacieca Revuo, junio 1924
- ↑ Civilinternigitoj, Esperanto, januaro-marto 1942
- ↑ Lotty Malach: Icek Jurysta. Arkivita el la originalo je 2021-05-18. Alirita 2020-05-11.
- ↑ ET, majo 1923
- ↑ Sennaciulo, decembro 1926
- ↑ HdE, septembro 1927
- ↑ Sennaciulo, junio 1930
- ↑ ET, julio 1922
- ↑ ET, oktobro 1922
- ↑ Sennaciulo, novembro 1922
- ↑ Sennaciulo, aprilo 1923
- ↑ LM 1923
- ↑ SN oktobro 1923
- ↑ LM, novembro 1923
- ↑ LM, decembro 1923
- ↑ LM, februaro 1924
- ↑ SR marto 1924
- ↑ LM, aprilo 1924
- ↑ Teksto de la kanto en KantarViki
- ↑ LM, novembro 1924
- ↑ SR majo 1926
- ↑ HdE, februaro 1928
- ↑ Literatura Mondo 1931
- ↑ SC, marto 1938
- ↑ Noto pri Misisipi en Argentina Esperantisto
- ↑ Antaŭparolo de Esperanto-traduko de Misisipi, The Autodidact Project