Icehouse estas rok-muzika bando el Sidnejo, Aŭstralio, formita en 1977. Dekomence konata en Aŭstralio pro sia "pub-rock" stilo, la bando poste atingis ĉefajn sukcesojn ludante novondan kaj sintezan muzikon kaj atingis sukcesojn inter la 10 pintaj kaj surloke kaj en Eŭropo kaj en Usono.[1] La ĉefulo kaj de Flowers kaj de Icehouse estis Iva Davies (kantisto-kantoverkisto, registroproduktoro, gitaro, baso, klavaro, hobojo)[2] kiu havigis aldonajn muzikistojn. La nomo "Icehouse", adoptita en 1981, venas el malnova, malvarma loĝejo en kiu Davies loĝis en stranga konstruaĵo ĉe strato loĝata de vaguloj.[3]
Davies kaj Icehouse etendis la uzadon de sinteziloj partikulare la Sequential Circuits Prophet-5 ("Love in Motion", 1981), la drum-maŝino de Linn ("Hey Little Girl", 1982) kaj la Fairlight CMI (Razorback trailer, 1983) en popolmuziko de Aŭstralio.[1][3][4][5][6] Iliaj plej bone konataj unuopaĵoj en la aŭstraliaj sukcesolistoj estas "Great Southern Land", "Hey Little Girl", "Crazy", "Electric Blue" kaj "My Obsession"; kun Top Three albumoj estis Icehouse (1980, kiel Flowers), Primitive Man (1982) kaj Man of Colours (1987).[1][7]
Icehouse eniris en la Australian Recording Industry Association (ARIA) Hall of Fame la 16an de Aŭgusto 2006.[8][9][10] ARIA priskribis Icehouse kiel "unu el la plej sukcesaj aŭstraliaj bandoj de la okdekaj kaj novdekaj... Kun nekompromita alproksimiga muzikproduktado ili kreis kantojn kiuj gamas el pure pop-muzika eskapismo ĝis tensaj, lukse sinteziligitaj pecoj..."[10] Icehouse produktis ok dek-pintajn albumojn kaj 20 kvardek-pintajn unuopaĵojn en Aŭstralio, multajn dek-pintajn sukcesojn en Eŭropo kaj Nordameriko kaj albumvendojn de ĉirkaŭ 28-foje platenaj diskoj nur en Aŭstralazio.[10]
Notoj
- 1 2 3 McFarlane, Ian (1999). "Encyclopedia entry for 'Icehouse'". Encyclopedia of Australian Rock and Pop. Allen & Unwin. ISBN 1-86448-768-2. Arkivita el la originalo la 17an de Septembro 2004. Alirita la 2an de Oktobro 2021.
- ↑ Holmgren, Magnus. "The Flowers / Icehouse". Australian Rock Database. Passagen.se (Magnus Holmgren). Arkivita el la originalo la 29an de Septembro 2013. Alirita la 2an de Oktobro 2021.
- 1 2 Grech, Jason (23a de Julio 2004). "An interview with Iva Davies". Countdown Memories. Arkivita el la originalo la 8an de Novembro 2007. Alirita la 2an de Oktobro 2021.
- ↑ Artist: Icehouse. Warner Music Australia. Arkivita el la originalo je 11a de Junio 2008. Alirita 16a de Junio 2008.
- ↑ Razorback trailer details. National Film & Sound Archive (NFSA). Arkivita el la originalo je 27a de Novembro 2012. Alirita 16a de Junio 2008. Arkivigite je 2012-11-27 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2021-10-02.
- ↑ Razorback (1984) full cast & crew. Internet Movie Database (IMDb). Alirita 16a de Junio 2008.
- ↑ Kent, David. (1993) Australian Chart Book 1970–1992. St Ives, N.S.W.: Australian Chart Book. ISBN 0-646-11917-6.
- ↑ ARIA 2008 Hall of Fame inductees listing. Australian Recording Industry Association (ARIA). Arkivita el la originalo je 15a de Junio 2008. Alirita 11a de Junio 2008. Arkivigite je 2008-08-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-02. Alirita 2021-10-02.
- ↑ Winners by Award: Hall of Fame. Australian Recording Industry Association. Arkivita el la originalo je 2a de Februaro 2009. Alirita 11a de Januaro 2008. Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-02. Alirita 2021-10-02.
- 1 2 3 2006 ARIA Hall of Fame Awards. ARIA. Alirita 11a de Junio 2008.
Eksteraj ligiloj
- Official Icehouse – retejo de Iva Davies el 13a de Julio 2008, arkivita kopio en Pandora el 5a de Julio 2004
- Spellbound – Icehouse retejo de sekvantoj
- Flowers – Icehouse Nova oficiala retejo de Iva Davies el 26a de Aprilo 2011
- Icehouse en MusicBrainz