Ibolya Baranyai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de marto 1943 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de novembro 2020 (77-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | József Bor |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ibolya Baranyai [iboja baranjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baranyai Ibolya estis hungara aktoro, eterna membro de Teatro Kisfaludy. Ŝia edzo estis József Bor.
Ibolya Baranyai[1][2] naskiĝis la 10-an de marto 1943 en Budapeŝto, ŝi mortis la 2-an de novembro 2020 en Hungario.
Biografio
Studjaroj de Ibolya Baranyai mankas informoj. Ŝi komencis sian aktoran karieron en "Vilaĝteatro" (migra teatro) en 1963. Inter 1967–1978 ŝi estis membro de Teatro Szigligeti (Szolnok), sed inter 1972-1974 de Nacia Teatro (Szeged). Ekde 1978 ŝi ricevis kaj prozajn kaj kantistajn rolojn en Teatro Kisfaludy. Ŝi ricevis premiojn en 1983 kaj 2001. Ŝi edziniĝis en 1974, vidviniĝis en 2013.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Goneril
- Rikardo la 3-a - Margit
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Anna Andrejevna
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - ina ĉefrolo
- István Örkény:
- Tóték - Ágika
- Macskajáték - Giza
- Friedrich Schiller: Maria Stuart (teatra vezio) - Elizabeta
- Ferenc Molnár:
- Doktor úr - Sárkányné
- Liliom - Hollunderné
- István Zágon-Károly Nóti-Mihály Eisemann: Hyppolit, la lakeo (teatra vezio) - Aranka
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Ember a vízben (1971) - Mária Havas
- Kisfiúk és nagyfiúk (1976)
- Fekete rózsa (1980)
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.