Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado
Indian Space Research Organisation
emblemo
kosmo-esplora registara organizaĵo launch service provider
Komenco 15-a de aŭgusto 1969 vd
Antaŭe Indian National Committee for Space Research vd
Lando(j) Barato vd
Sidejo Bengaluro
Situo Karnatako
Fondinto(j) Vikram Sarabhai vd
Ĉefestro(j) S. Somanath vd
Membro de Interna Astronaŭtika Federacio International Cospas-Sarsat Programme Inter-Organizaĵa Kosmoruba Kunordiga Komitato Internacia Spaca Universitato vd
Posedata de Registaro de Barato vd
Filioj Human Space Flight Centre Indian Institute of Remote Sensing ISRO Inertial Systems Unit ISRO Propulsion Complex ISRO Telemetry, Tracking and Command Network Laboratory for Electro-Optics Systems Liquid Propulsion Systems Centre Satish Dhawan Kosmodromo Space Applications Centre U R Rao Satellite Centre Vikram Sarabhai Space Centre Antrix Kompanio vd
Posedatoj Master Control Facility National Remote Sensing Centre Indian Deep Space Network Thumba Equatorial Rocket Launching Station vd
Agokampo kosmoveturilo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo entrepreno
Esperanta nomoBarata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado (BOKE)
Oficialaj nomojanglalingve: Indian Space Research Organisation, ISRO
hindlingve: भारतीय अंतरिक्ष अनुसंधान संगठन, इसरो
Fondiĝo15-a de aŭgusto 1969
Tipo de la Organizaĵo Kosma agentejo
PrezidantoD-ro. K. Radhakrishnan
Ĉefaj raketojPSLV
GSLV
GSLV Mark III
Ĉefa lanĉhavenoSatish Dhawan Space Centre
RetejoISRO Arkivigite je 2012-05-05 per la retarkivo Wayback Machine

Barata Organizaĵo por Kosmo-Esplorado (BOKE, anglalingve: Indian Space Research Organisation, ISRO; hindlingve: भारतीय अंतरिक्ष अनुसंधान संगठन, इसरो) estas barata registara organizaĵo por esplorado de kosmo. La organizaĵo estis fondita la 15-an de aŭgusto 1969. La ĉefa celo por krei la organizaĵon estis asisti la loĝantojn de la nacio socie kaj ekonomie.[1]

Unua artefarita satelito

La unua satelito kreita de BOKE estis lanĉita per soveta raketo en 1975.[1] La artefarita satelito nomiĝis Aryabhatta, laŭ la nomo de antikva barata matematikisto.

Unua raketo

La unua satelito lanĉita per raketo desegnita de la organizaĵo estis Rohini-1B. Raketo SLV-3 alportis la sateliton al tera orbito. Ekde tiam, BOKE desegnas kaj lanĉas pli teĥnologie kompleksajn satelitojn per pli fortaj raketoj.[1]

Luna esplorado

BOKE lanĉis sian unuan kosman veturilon por la esplorado de la Luno la 22-an de oktobro 2008.[2] La veturilon oni nomis Chandrayan-1 (Luna Veturilo-1) kaj raketo PSLV C11 alportis ĝin al la Luno.

Marsa esplorado

La 5-an de novembro 2013, BOKE lanĉis kosmosondilon Mangalyaan (Marsa Veturilo) al planedo Marso. La 1.343 kilogramoj peza sondilo vojaĝos dum 299 tagojn, tra 400 milionoj kilometroj, kaj alvenos al Marso 24-an de septembro 2014. La sondilo kuŝos sin en marsa orbito kaj eksperimentos por esplorado de metano sur la ruĝa planedo.[3]

Referencoj

  1. 1 2 3 Siddiqi, Asif International Space Agencies. US Centennial of Flight Commision. Alirita 2012-05-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-30. Alirita 2012-05-05.
  2. Chandrayan-1 - Mission Profile. Indian Space Research Organisation. Alirita 2012-05-05.
  3. ਮੰਗਲ ਮਿਸ਼ਨ ਦਾ ਮੰਗਲਮਈ ਆਗਾਜ਼. ਪੰਜਾਬੀ ਟ੍ਰਿਬਿਊਨ (2013-11-06).

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.