ISO 8859
IEC standard normo de ISO vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Askio
Sekvanto Universala Skribsignaro
Partoprenanta ISO 8859-1 ISO/IEC 8859-2 ISO 8859-3 ISO/IEC 8859-4 ISO 8859-5 ISO/IEC 8859-6 ISO/IEC 8859-7 ISO/IEC 8859-8 ISO/IEC 8859-9 ISO/IEC 8859-10 ISO/IEC 8859-11 ISO/IEC 8859-13 ISO/IEC 8859-14 ISO/IEC 8859-15 ISO/IEC 8859-16 vd

La normaro ISO 8859 (precize: ISO/IEC 8859) de la Internacia Normiga Organizo difinas diversajn ok-bitajn signarojn por la informacia tekniko. Aktuale ekzistas 15 akceptitaj sub-normoj kaj unu rifuzita propono.

Parencas al ĝi la respondaj normoj ISO-8859 (kun ligo-streko). La du diferencas per tio, ke ISO-8859 difinas kelkajn aldonajn reg-signojn en pozicioj, kiuj liberas en ISO 8859.

Signaroj

ISO 8859-1Latina 1okcidenta Eŭropo
ISO 8859-2Latina 2orienta Eŭropo
ISO 8859-3Latina 3suda Eŭropo (inkluzivas Esperanton)
ISO 8859-4Latina 4baltaj lingvoj
ISO 8859-5Cirila
ISO 8859-6Araba
ISO 8859-7Greka
ISO 8859-8Hebrea
ISO 8859-9Latina 5Turka
ISO 8859-10Latina 6Nordiaj
ISO 8859-11Taja
ISO 8859-12ne normigita
ISO 8859-13Latina 7Baltaj
ISO 8859-14Latina 8Keltaj
ISO 8859-15Latina 9okcidenta Eŭropo
ISO 8859-16Latina 10suda Eŭropo

Ĝenerala strukturo

  • Ĉiuj subnormoj en la unuaj 128 pozicioj (0–127) identas inter si kaj al Askio.
  • La bloko 0x00–0x1F (0–31) kaj pozicio 0x7f (127) enhavas nepreseblajn rego-signojn.
  • La bloko 0x20–0x7E (32–126) enhavas la preseblajn signojn de Askio (literoj, ciferoj, interpunkcioj, specialaj simboloj).
  • La bloko 0x80–0x9F (128–159) estas rezervita por rego-signoj kaj ne estas uzata.
  • En la lasta bloko 0xA0–0xFF (160–255) estas la specifaj signoj de la subnormoj.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.