Germanio ISO 3166-2:DE

Germanio

Germanio
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo DE
Trilitera kodo DEU
Cifera kodo 276

ISO 3166-2:DE estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Germanion. La kodojn havas 16 federaciaj landoj de Germanio. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas DE, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Germanio. La dua parto estas du literoj.

La kodoj ekde la unua publikigo en 1998 restis senŝanĝaj.

Kodoj por Germanio

[1] [2]

Lando Kodo
Baden-Virtembergo DE-BW
Bavario DE-BY
Berlino DE-BE
Brandenburgio DE-BB
Bremeno DE-HB
Hamburgo DE-HH
Hesio DE-HE
Meklenburgo-Antaŭpomerio DE-MV
Malsupra Saksio DE-NI
Nordrejn-Vestfalio DE-NW
Rejnlando-Palatinato DE-RP
Sarlando DE-SL
Saksio DE-SN
Saksio-Anhalto DE-ST
Ŝlesvigo-Holstinio DE-SH
Turingio DE-TH
Rimarko

La unua litero "H" en la kodoj de Bremeno kaj Hamburgo signifas "hansan urbon".

Kodoj por najbaraj ŝtatoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.