ISOSEK estis Esperanta instituto, kiu eldonis Internacian Superan Skriban Esperanto-Kurson. Celoj de la kurso estis interalie perfektigi la lingvon kaj stilon de tiuj, kiuj jam lernis Esperanton; prepari progresantajn lernantojn al ekzameno por instruisto aŭ kursgvidanto; internaciigi la lingvon kaj stilon de la kursanoj pere de diverslandaj korektantoj.
Centra oficejo de ISOSEK estis en Heerlen, Nederlando, naciaj oficejoj en diversaj landoj. Direktorino estis Tekla Flint, kaj organo estis Nia Informilo, senpaga por kursanoj.
Fontoj
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo ISOSEK el la Enciklopedio de Esperanto.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.