ISO/TC 37/SC 3 estas subkomitato de la ISO-komitato TC 37 pri terminologio. La subkomitato nomiĝas Sistemoj por administrado de terminologio, scio kaj enhavo (Systems to manage terminology, knowledge and content). Ĝiaj agadkampoj estas ellaborado de sistemoj por administri terminologion, scion kaj enhavon konsiderante interkongruecon. La unua laborrenkontiĝo de SC 3 okazis en 1985 en Kopenhago.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.