IRAS | |
---|---|
| |
Nomo | Infrared Astronomical Satellite |
Lando | Usono - Nederlando - Britio |
Organizaĵo | NASA, NIVR, SERC |
Tipo de misio | Astronomiaj observadoj en infraruĝoj |
Lanĉdato | 25-a de januaro 1983 02:17 UCT |
NSSDC ID | 1983-004A |
Teĥnikaj ecoj | |
Pezo | 1083 kg |
Aliaj informoj | |
Retpaĝaro | Retpaĝo de IRAS (angle) |
Granda duonakso | 896 km |
Periapsido | 889 km |
Apoapsido | 903 km |
Discentreco | 0,000962 |
Periodo | 103 minutoj |
Klinangulo | 99,1° |
IRAS (angle InfraRed Astronomical Satellite signifante infraruĝa astronoma satelito) estas kosma observatorio funkciante en la infraruĝo, kreita per kunlabora projekto de la NASA (Usono), de la nederlanda kosma agentejo NIVR kaj de la britia esplora agentejo SERC.
Misio
Ĝi estis lanĉita per la raketo Delta la 25-an de januaro 1983 elde Vandenberg Air Force Base, apud Santa Barbara (Kalifornio, Usono). Ĝi estis metita sur sunsinkronan polusan orbiton, tie estas orbito tia, ke la angulo inter la orbita ebeno kaj la direkto de Suno restu konstanta.
Ĝia misio estis fari observon de la tuta ĉielo (astronomia enketo) en la ondolongoj de 12, 25, 60 kaj 100 mikrometroj. Ĉirkaŭ 250 000 fontoj de infraruĝo estis observitaj.
Por esti sensiva en infraruĝo, ĝia temperaturo estu tre malhalta. Rezervujo de 720 litroj de likva heliumo premesis teni ĝin je 1,6 kelvino. Kiam la tutaĵo de la heliumo estis vaporiĝinta, la satelito ne plu gardis sian malaltan temperaturon kaj ĉesis funkcii, kvankam restante en tera orbito. La misio daŭris ĝis la 25-a de novembro 1983 tie estas dum 10 monatoj.
Malkovroj
La misio IRAS permesi malkovri diskon da kosma polvo ĉirkaŭ la stelo Vego, la unuaj observoj de la centro de nia galaksio (kaŝita pro kosma absorbo en la videbla spektro), pluraj kometojn kaj grandan strion da polvo asociata kun la kometo Tempel 2, kaj tri asteroidojn inter kiuj la apolona asteroido 3200 Faetono, kiu pasas plej proksime de Suno el la nun konataj asteroidoj.
IRAS malkovrigis ankaŭ objekton, kiun oni kredis esti "planedo tiel granda kiel Jupitero en nia sunsistemo[1]". Estas nun opiniita, ke tiu objekto estas juna malproksima galaksio[2].
3200 Faetono | 11-a de oktobro 1983 |
3728 IRAS | 18-a de aŭgusto 1983 |
(10714) 1983 QG | 31-a de aŭgusto 1983 |