bildkarto pri la unua katolika kongreso de esperantistoj (1910)

IKUE-Kongreso estas la ĉefa aranĝo organizata de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Nuntempe ĝi okazas preskaŭ ĉiujare, kutime alterne kiel kongreso de IKUE sola kaj kiel komuna kongreso de IKUE kaj KELI (Ekumena Esperanto-Kongreso).

Al la programo de IKUE-Kongreso apartenas ĉiutagaj Diservoj, prelegoj pri la kongresa temo kaj kunsidoj, sed ankaŭ distra programo el ekskursoj, muzikaj koncertoj, teatraĵoj, skeĉoj de junuloj kaj popolaj dancoj.

La unua IKUE-Kongreso okazis en 1910 en Parizo. Kadre de ĝi IKUE estis fondita. La malfermon de tiu kongreso ĉeestis preskaŭ 600 homoj. La tria de 1912 estis en Budapeŝto.

Kutime IKUE-Kongreso havas ĉirkaŭ 150 ĝis 300 partoprenantojn el ĉirkaŭ 20 landoj. La verŝajne ĝis nun plej granda IKUE-Kongreso estis la 37-a Kongreso en 1977 en Częstochowa (Pollando) kun pli ol 700 partoprenantoj, kadre de kiu la posta papo Johano Paŭlo la 2-a planis celebri meson en Esperanto.

En 2010, IKUE okazigis sian 63-an Kongreson en Parizo. Ĝi do revenis al la loko de sia fondiĝo por festi sian centjariĝon.

Kompleta listo

jaro n-ro lando loko rimarko
19101-a FrancioParizofonda kongreso
19112-a NederlandoHago
19123-a HungarioBudapeŝtotiam habsburga-hungara monarkio
19134-a ItalioRomo
19145-a FrancioLourdesne okazis pro la unua mondmilito
19206-a NederlandoHago
19217-a AŭstrioGrazfiniĝis kiel unua kongreso de Internacio Katolika
19227-a NederlandoNijmegen
19238-a Germana RegnoNürnberg
19249-a AŭstrioVieno
192510-a FrancioParizo
192611-a BelgioSpa
192712-a ItalioAsizo kaj Romo
192813-a NederlandoTilburg
192914-a ĈeĥoslovakioPrago
193015-a HungarioBudapeŝto
1931 NederlandoEindhoven
193216-a FrancioLourdes
193517-a ItalioRomo
193618-a ĈeĥoslovakioBrno
193719-a NederlandoHago
193820-a JugoslavioLjubljano
193921-a BelgioAntverpeno
1947 NederlandoHilversumInternacia Konferenco kaj Ĝenerala Kunveno
195022-a ItalioRomo
195123-a GermanioMunkeno
1952 HispanioBarcelono
195324-a FrancioLourdes
195425-a NederlandoAmsterdamo
1955 BraziloRio-de-Ĵanejro
195626-a HispanioZaragoza
195927-a AŭstrioVieno
196028-a GermanioMunkeno
196229-a ItalioRocca di Papa kaj Romo
1963  SvislandoUrnäsch
196430-a HispanioValencio
196631-a  SvislandoSt. Gallen
196832-a GermanioLimburg (Lahn)1-a Ekumena Kongreso
197033-a AŭstrioKlagenfurt2-a Ekumena Kongreso
197234-a ItalioComo
197335-a JugoslavioBeogrado
1974 GermanioHamburgo3-a Ekumena Kongreso
197536-a ItalioRomo
197737-a PollandoCzestochowa
197838-a BulgarioVarna4-a Ekumena Kongreso
197939-aLuksemburgo LuksemburgioLuksemburgo
198140-a NederlandoDalfsen5-a Ekumena Kongreso
198241-a FrancioLille
1983 FrancioLourdes
1983 ItalioRomo kaj Rimini
198542-a GermanioAŭgsburgo6-a Ekumena Kongreso
198743-a PollandoCzestochowa
198944-a BritioAnnan Court apud Brighton7-a Ekumena Kongreso
199245-a HungarioVelence8-a Ekumena Kongreso
199346-a FrancioViviers9-a Ekumena Kongreso
199447-a PollandoGostyn10-a Ekumena Kongreso
199548-a ĈeĥioOlomouc
1995 LitovioKaŭno11-a Ekumena Kongreso
199649-a HungarioSzombathely12-a Ekumena Kongreso
199750-a ItalioRomo kaj Rimini
199851-a FrancioNantes13-a Ekumena Kongreso
199952-a PollandoGliwice14-a Ekumena Kongreso
200053-a ItalioRomo kaj Rimini
200154-a KroatioZagrebo15-a Ekumena Kongreso
200255-a ĈeĥioKroměříž
200356-a ItalioRimini16-a Ekumena Kongreso
200457-a LitovioKretinga
200558-a HungarioPiliscsaba17-a Ekumena Kongreso
200659-a ĈeĥioVelehrad
200760-a PollandoPelplin18-a Ekumena Kongreso
200861-a ItalioRimini
200962-a PollandoVroclavo19-a Ekumena Kongreso
201063-a FrancioParizo
201164-a KroatioZagrebo
201265-a HungarioPécs
201366-a PollandoKalwaria Zebrzydowska
201467-a ItalioTrento, urboparto Cadine20-a Ekumena Kongreso
201568-a FrancioStrasburgo21-a Ekumena Kongreso
201669-a SlovakioNitra
201870-a ĈeĥioPoděbrady22-a Ekumena Kongreso
2019
2020Virtuala kongreso de IKUE
2021Virtuala kongreso de IKUE
2022Virtuala kongreso de IKUE

En 2017, IKUE planis sian 70-an Kongreson en Udine; pro nesufiĉaj aliĝoj ĝi tamen ne okazis. Ankaŭ en 2019 ne okazis IKUE-Kongreso.

En 2020 okazis la Virtualaj Tagoj de IKUE. La partoprenantoj proponis ke pro la amplekso de la programo la Tagoj estu listigitaj inter la IKUE-Kongresoj.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.