La Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) estis fondita en 1978 en Barcelono. Ĝi estas faka asocio pri etnismo kunlaboranta kun la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi eldonas la revuon Etnismo.
Motivo
La programeca bazo de IKEL estas la Deklaracio por etnista humanismo, aprobita en kunveno okazinta dum la berlina UK en 1999.
Strukturo
Estraro
En 2016, la nuntempa estraro estas[1]:
- Prezidanto: Alain Favre
- Vicprezidanto kaj redaktisto: Nicole Margot
- Sekretario: Nikolas Xil Carvalho
- Kasisto: Xabier Rico Iturriotz
- Rilatoj kun Esperanto-gazetoj, reviziado: István Ertl
- Estrarano: Hèctor Alòs i Font
Prezidantoj
- 1978–1998: Uwe Joachim Moritz
- 1998–2011: Daniele Vitali
- ekde 2011: Alain Favre.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.