IJK 1959 | ||
---|---|---|
Loko | Gdańsk, Pollando | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 15-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1959 en la urbo Gdańsk (ĝis 1945 germane Danzig kaj esperantlingve Dancigo) de Pollando. La kongreson partoprenis 300 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. La kongreso intence estis okazigita en Pollando por honorigi la tiujaran 100-jaran naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, kiu festiĝis kaj en la IJK kaj en la samjara Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
Vidu ankaŭ
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.