IJK 1949 | ||
---|---|---|
Loko | Versailles, Francio | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 5-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), tiam ankoraŭ nomata Internacia Junular-Kunveno, de TEJO okazis dum somero 1949 en la urbo Versajlo de Francio. La kongreson partoprenis 200 junaj esperantistoj el Britio, Danio, Francio, Germanio, Svedio kaj Svislando.[1] - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO.
Fonto
- ↑ La Juna Vivo, septembro 1949 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 353.
Vidu ankaŭ
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.