Itala Fervojista Esperanto-Asocio (IFEA), landa asocio de IFEF
El la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito IFEA menciu la unuajn fervojistajn esperantistojn en Italujo, inter ili fervojistojn FILIPPI (1906) kaj NANNI (1909). Post tiu milito la 1an de marto 1922 far fervojistoj OTTAVIO, La MURA kaj Giuseppe QUARONE stariĝis en Torino Itala Fervojista Esperanto-Asocio, kiu ricevis helpon flanke de ministerio kaj de la Fervojo. En 1926 la libertempa porfervojista organizo "Dopolavoro Ferroviaro" akceptis la Esperanto-grupojn en sia sino. Tiam ankaŭ estis eldonita frazaro por pasaĝeroj.
Eksteraj ligiloj
- Itala fervojista Esperanto asocio Arkivigite je 2016-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Itala Fervojisto en Bitarkivo.org
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.