![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Inĉono. |
![](../I/Icheon_Banner.jpg.webp)
Iĉono | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo en Sud-Koreio • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 209 003 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 453 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 17′ N, 127° 27′ O (mapo)37.279166666667127.4425Koordinatoj: 37° 17′ N, 127° 27′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 461,3 km² (46 130 ha) [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Iĉono (koree 이천시, laŭ ĉinaj literoj 利川市) estas urbego en Sud-Koreio.
![](../I/Seolbong_Park%252C_and_Icheon_city.jpg.webp)
Bazaj informoj
- Areo: 461 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 210,565 en 2017
- Horzono: UTC + 9
- Poŝtkodoj: 467010-467909
- Telefonkodo: (+82) 31
- 37° 16′ 45″ N 127° 26′ 33″ O / 37.27917 °N, 127.44250 °O (mapo)
Geografio
![](../I/Icheon_City_Hall.JPG.webp)
![](../I/Icheonartmuseum.jpg.webp)
Iĉono situas en la nordokcidenta parto de la lando sur montetaro. Seulo troviĝas 33 km . Aliaj proksimaj urbegoj estas Joĝu, Jongin, Kvanĝu kaj Anson.
Historio
La unua mencio pri la teritorio okazis en la jaro 475. Dum la historiaj tempoj tiu loko apartenis al diversaj regnoj. La distrikto Iĉono aperis jam en 936. La urbo estis tranomita al Namĉon en 1390, nur en 1896 ĝi rericevis la hodiaŭan nomon. administraj ŝanĝoj en 1986. La statuso de la urbo estis akirita en 1996.
Ekonomio
Iĉono estas centro de la sudkorea ceramika produktado. En la apudaĵo oni kultivas persikojn kaj rizojn.
Trafiko
![](../I/Icheon_Station_Panorama.jpg.webp)
En Iĉono trafikas metroo el Seulo. 2 aŭtovojoj preteriras la urbegon.
Klimato
En Iĉono pluvas aŭ neĝas jare po 1371 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 11,6 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas, en julio kaj aŭgusto la averaĝa temperaturo atingas la 30 °C.
Vizitindaĵoj
![](../I/Ceramic_shops%252C_Icheon.jpg.webp)
- Internacia Ceramika Centro estas ekspoziciejo, kiu prezentas centojn da ekspozicioj. Aldone al ĝi la grandurbo havas plurajn muzeojn pri ceramikaĵoj.
- Iĉono Manlabora Vilaĝo estas centro de la ceramika metio. Nun pli ol 80 laborejoj kaj kelkaj centoj da fornoj funkcias ĉi tie. La ceramika vilaĝo estas malfermita al turistoj.
- ĉiujara festivalo de skulptaĵoj ekde 1998
- Rizo-Festivalo - ĉiujare en la frua aŭtuno
- budhismaj temploj en la komenco
Ĝemelurboj
Fontoj
- WikiTrans
- Vojo en Iĉono
- Ponto en Iĉono
- Internurba strato
- Poŝto
- Urba Konsilio de Iĉono