Hura!
Ne Romano,
Nur Grimaco
Hura!   Ne Romano,  Nur Grimaco
Hura!
Ne Romano,
Nur Grimaco
AŭtoroJulio Baghy
Eldonjaro1930
UrboBudapesto
EldonintoLiteratura Mondo
Paĝoj413
Kovrilpaĝo de la eldono de 1986

Hura!, subtitolita Ne Romano, Nur Grimaco, estas originale esperantlingva romano de Julio Baghy eldonita en 1930 (411 p.)

Enhavo

Hura! estas satira romano. Ĝi priskribas la vivojn de la civitanoj de la fikcia Eŭropa lando Bagonio — burokratoj, nobeloj, riĉuloj, ordinaraj civitanoj. La stilo estas plejparte satira kaj nigre humura, sed partoj estas serioza kaj romantika.

Tra la romano, Baghy prezentas sian idealisman filozofion, pri la neceso de la “homa homo” aŭ “nova homo”.

Bazaj detaloj

Recenzoj

Citaĵo
 La aŭtoro intencis pripensigi nin, trakti gravajn sociajn etikajn problemojn, sed elektis formon ironian, amuzan, eĉ burleskan; tiu ega kontrasto inter la seriozaj kaj humoraj partoj estas la ĉefa trajto de Hura. La dueco, kiu tute apartigas la romanon, estas ĝia diskutebla propraĵo. Bona stilo, ofta je lertaj esprimoj kaj trafaj parolturnoj. 
 Enciklopedio de Esperanto, (G S., E', 1931, p: 42.)
Citaĵo
 En tiu ĉi verko, nia hungara aŭtoro ree pruvas sian talenton, kial estranto de lingvo kaj stilo. La pentrado de eksterordinaraj situacioj kaj karakteroj en trafa kaj viva maniero donas al la verko tutspecialan valoron, pro kiu ni volonte laŭdas la aŭtoron. Ni deziras al lia libro rapidan disvendiĝon. 
 Belga esperantisto n189 (okt 1931)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.