Huni Kuin (indianoj) | |
---|---|
Indiĝenaj popoloj • etno | |
Suma populacio | |
10 818 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Pana lingvaro | |
Religio | |
| |
La Huni Kuin (ankaŭ konata kiel Kaxinawá, Cashinahua, Kaschinawa, Kashinawa, Caxinauás) estas indianoj, indiĝenoj de Brazilo kaj Peruo. Iliaj vilaĝoj troviĝas laŭlonge de la riveroj Purus kaj Curanja en Peruo kaj laŭlonge de la riveroj Tarauacá, Jordão, Breu, Muru, Envira, Humaitã kaj Purus en Brazilo[1].
En la perua Amazona pluvarbaro, kelkaj Huni Kuin vivas en la Indiĝena Teritorio Alto Purús kune kun la Kulina popolo[1].
Festivalo kun transkulturaj interŝanĝoj
Tribestro de la Huni Kuin partoprenis alternativan festivalon ('Medicine') en Anglio kie la emfazo ne estas sur hedonismo (ĝi estas sen alkoholaĵoj) sed 'sovaĝiĝanta' alimaniere, nome kokusante bonfarton kaj farante ion bonan por la planedo kaj la homoj kiel ekzemple subteni indiĝenajn popolojn. La festivalo okazis sur tereno de bieno de ekologia agrikulturo kaj ofertis ekzemple lagon por naĝado kaj ĝardenon kie disponeblas sesioj de arbarbanado[2] ĝis masaĝo aŭ jogo, krome al kunestado ĉirkaŭ fajro por rakontado kaj kantado de tradiciaj kantoj el la amazona ĝangalo fare de membroj de la tribo Huni Kuin. Dum transkultura interŝanĝo Huni Kuin kundividis en jurto komprenojn pri sia indiĝena kulturo kaj parolis pri la bezono protekti la naturon, la indiĝenajn vivmanierojn kaj kunhavigi la tradiciojn de sia popolo[3].
Nomo
La nomo Huni Kuin signifas "veraj homoj" aŭ "homoj kun tradicioj".
La alternativa nomo Kaxinawá signifas "kanibaloj", "batilajn homoj" kaj "homoj kiu piediras nokte". Ĝi ankoraŭ estas vaste uzata en literaturo, sed tamen la Huni Kuin malakceptas la nomon (ĉar insulto).[4]
Lingvo
La Huni Kuin parolas la hunikuinan lingvon, apartenanta al la pana lingvaro.[5] Ili mem nomas sian lingvon Hancha Kuin ("veraj vortoj").
Nur 5% ĝis 10% de la Huni Kuin en Peruo parolas la hispanan kaj indicoj pri legokapablo estas malaltaj[5].
Referencoj
- 1 2 "Kaxinawá: Location." Povos Indígenas no Brasil. Retrieved 8 Dec 2011.
- ↑ Arabara banado venas de la japana 'Shinrin-yoku' (森林浴) fakte pli bone tradukite kiel 'esti mergita en la arbaro' kaj implicas viziton al arbara ĉirkaŭajo kieoni spertas kuracajn efikojn.
- ↑ (en) Jane Dunford, Indigenous Amazon singers and sacred cacao, the UK festival that’s wild in a different way, The Guardian,
- ↑ Povos Indígenas no Brasil (Instituto Socioambiental): Huni Kuin (Kaxinawá)
- 1 2 "Kashinawa." Ethnologue. Retrieved 8 Dec 2011.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
(hunikuina) Curawaka, sankta kanto, jutuba filmeto
(angla) Festivalo Medicine; medicinefestival.com