Hungara Belarta Universitato | ||
---|---|---|
universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1871 | |
speco | ŝtata universitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 47° 30′ 26″ N, 19° 4′ 1″ O (mapo)47.50722222222219.066944444444Koordinatoj: 47° 30′ 26″ N, 19° 4′ 1″ O (mapo) | |
lando | Hungario | |
urbo | Budapeŝto, Hungario | |
adreso | 1062 Budapest, Andrássy út 69. | |
retejo | [Oficiala retejo Oficiala retejo] | |
| ||
Hungara Belarta Universitato hungare Magyar Képzőművészeti Egyetem estas malgranda ŝtata universitato en Hungario, en Budapeŝto, kie instruas 170 pedagogoj.
Historio
Ĝi estis fondita en 1871 kiel Hungara Reĝa Modela Desegna Lernejo (origine Magyar Királyi Mintarajztanoda). Pli frue la hungaraj artistoj povis lerni enlande en privata akademio aŭ eksterlande. Motoro de la establo estis Gusztáv Kelety, la plej signifaj instruistoj estis Bertalan Székely kaj Frigyes Schulek. En 1876 oni konstruis novan propran domegon en la nuna loko, pli frue la edukejo funkciis en luitaj ĉambroj. La apuda domego pretiĝis en 1877. La industriartistoj forlasis la edukejon en 1896 kaj ili fondis novan lernejon (nuntempe Arta Universitato Moholy-Nagy). En 1908 la restinta edukejo ricevis la rangon altlernejo, en 1971 universitato. La nuna nomo aperis en 2001.
La konstruaĵoj
La neorenesanca konstruaĵo estis konstruita en 1876. En la ĉefkampuso funkcias ankaŭ Pupteatro (Budapeŝto) ekde 1949. Pluraj universitataj atelieroj funkcias en la proksimeco (vidu la subajn fotojn!).
Rektoroj de la altlernejo/universitato
- Gusztáv Kelety, 1871–1902, pentristo
- Bertalan Székely, 1902–1905, pentristo
- Pál Szinyei Merse, 1905–1920, pentristo
- Károly Lyka, 1921–1923, arthistoriisto
- István Csók, 1923–1925, pentristo
- Oszkár Glatz, 1925–1927, pentristo
- István Réti, 1927–1931, 1932–1935, pentristo
- Károly Andreetti, 1931–1932, arkitekto
- Ágost Benkhard, 1935–1937, pentristo
- Antal Megyer-Meyer, 1937–1939, industriartisto
- Gyula Rudnay, 1939–1940, pentristo
- Dezső Pécsi-Pilch, 1940, 1941–1943, pentristo
- Ferenc Sidló, 1940–1941, skulptisto
- László Kandó, 1943, 1945–1947, pentristo
- Jenő Bory, 1943–1945, arkitekto
- Nándor Lajos Varga, 1945, grafikisto
- Pál Pátzay, 1947–1949, skulptisto
- Sándor Bortnyik, 1949–1956, pentristo
- Endre Domanovszky, 1956–1973, pentristo
- József Somogyi, 1973–1985, skulptisto
- István Kiss (skulptisto), 1985–1989
- Lajos Sváby, 1990–1995, pentristo
- Árpád Szabados (pentristo), 1995–2002
- Ádám Farkas (skulptisto), 2002–2005
- Frigyes Kőnig, 2005-2013, pentristo
- Tibor Somorjai Kiss, 2013-2016, grafikisto
- Judit Csanádi, 2016- , dekoraciisto
- Ateliero
- Ateliero
- Ateliero
Elektitaj instruistoj
- Jenő Barcsay
- Róbert Berény
- Aurél Bernáth
- Rezső Burghardt
- Mária Chilf
- Aladár Edvi Illés (pentristo)
- Béni Ferenczy
- Károly Ferenczy
- Gedeon Gerlóczy
- Katalin Görbe
- György Jovánovics
- Ádám Kéri
- Csörsz Khell
- János Kmetty
- Ignác Kokas
- Ildikó Lőkös
- Róbert Nádler
- Gyula Pap
- Erzsébet Rátkai
- János Vaszary
- Tivadar Zemplényi