floranta hundorozo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Rosa canina L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La hundorozo aŭ ordinara rozo (Rosa canina) estas dukotiledona kuracplanto, alveninta en Eŭropo el Persio.
Arbedo alta 200-350 cm kun pendantaj branĉoj, kovritaj per densaj dornoj, kun kvinpetalaj blankaj aŭ helaj rozkoloraj floroj. Fruktoj estas rozberoj, post maturiĝo ruĝaj aŭ rozkoloraj. Hundorozo kreskas sur sekaj kaj sunplenaj deklivoj, kamplimoj kaj arbustejoj ĝis 1000 metroj s.m. Trovitaĵoj en kolonaj konstruaĵoj en Svislando atestas pri antikva prilaborado de rozberoj.
Apliko
Rozberoj estis jam en antikvaj tempoj konsiderataj bona rimedo kontraŭ urinvezikaj ŝtonoj. Rozberojn oni kolektas mane, en gantoj, maturajn, antaŭ aŭtunaj frostoj, en septembro-oktobro. Unue oni sekigas ilin en libera aero, en unu tavolo, poste arte, ekzemple sur lado en malfermita elektra tubo. Rozberoj enhavas multajn vitaminojn, precipe la vitaminon C, provitaminon A, komplekson de vitaminoj B-B1, B2, vitaminon K, sukerojn, kalcion, fosforon, magnezion, kalion, pektinon, fruktajn acidojn, karotenon, taninon, silicon, oleon, aromajn substancojn, vitaminon E. Freŝaj rozberoj estas unika fonto de askorba acido (vitamino C). Se oni atente sekigas ilin, konserviĝas unu kvarono. Plej ŝpara konservado estas produktado de marmelado kun 59% da sukero. Askorba acido bone influas kontraŭ sangado de gingivoj kaj printempa laciĝo – ĝi fortigas imunecon de la organismo. Pro granda enhavo de pektino rozberoj iom laksigas kaj urinigas. Popola medicino rekomendas manĝi rozberan farunon (unu kulereton post manĝo) ĉe diabeto, malfacilaĵoj ĉe urinado, laciĝo, forta menstruo. Por rozbera tizano taŭgas kompletaj beroj, inkluzive la semojn. Unu kulereto por taso, 3-4-foje tage. Eblas maceri hakitajn berojn unu horon en malvarma akvo, infuzi en bolanta akvo aŭ boligi 10 minutojn. Plej ŝpara por vitamino C estas la unua maniero. La teon trinku en varma stato, poste malaperas la vitaminoj.[1]
La folierojn de la floro, oni uzas en salatoj, dolĉaĵoj. Oni gustigas per ili siropojn, vinagron, dolĉaĵon.
Ĝia frukto estas rozbero, kiun oni kolektas, se ĝin pikis jam la prujno. Tiam la fruktokorpo moliĝas, la surfaco ondiĝas. Ĝi estas uzebla diversmaniere: seke (sen la pikaj grajnoj) kiel kuracteo aŭ krude por fruktovino, siropo, kaj marmelado.
Se oni pretigas el la frukto per malvarmaj traktoj trinkaĵojn, en ili restas multe da C-vitamino, tiel la taga konsumado el tio fortigas la korpan rezistokapablon.
Referencoj
- ↑ Prelego de Stano Marček en la klubo La Verda Stelo en Antverpeno en oktobro 2014