Oni nomas media humideco (aŭ aera malsekeco) la kvanton de akvovaporo kiu estas en la aero. Oni povas esprimi ĝin per absoluta kvanto aŭ per relativa esprimo nome grado de humido.
En meteologio kaj fiziko, la absoluta humido estas difinita kiel la proporcio de la maso de akvovaporo esprimata en kg rilate al la volumeno de humida aero en unu m3 ĉe la premo kaj temperaturo konsiderita; ĝi havas la dimension de volumena maso[1][2].
La relativa humido estas la laŭelcenta rilato inter la reala kvanto da akvovaporo, kiun enhavas la aero kaj tiu kiun ĝi bezonus enhavi por saturiĝi je identa temperaturo; ekzemple, relativa humido de 70% signifas pri tia aero, ke de la totalo de akvovaporo (100%), kiun povus enhavi la aero je tiu temperaturo, ĝi enhavas nur 70%.
Ekzemple, je 30 °C, saturigita aero enhavas 28 gramojn da akvo en unu kubmetro, do aero kiu enhavus 14 gramojn da akvo en unu kubmetro, havus absolutan humidon je 14.10−3 kg/m3 kaj relativan hunidon je 50%.
Taksado
Atmosfera humideco
Al konstanta premo (izoprema procezo), se la temperaturo pliiĝas la parta premo de la vaporo restas konstanta dum la saturiĝa premo pliiĝas: sekvas ke la relativa humido malgrandiĝas; simile se la ekstera temperaturo malpliiĝas, la relativa humido pliiĝas.
Ekzistas do temperaturo, nomita "rosotemperaturo", kiu respondas al valoro de relativa humido egala al 100%, super kiu la aero estas en kondiĉo de supera saturiĝo, kio estas kondiĉo de malekvilibro, tiel ke la aero emas spontane forigi la troan akvon por akiri reen en kondiĉoj de saturiĝa ekvilibro. Sub tiaj kondiĉoj, kondensado formas la "nebulon", kiu estas disigo de tre malgrandaj akvaj gutetoj en la aero. Se la nebulo renkontas malvarman surfacon, la akvaj gutetoj en ĝi dissemas kaj aliĝas al la surfaco en la formo de roso (aŭ frosto pri valoroj de malaltaj temperaturoj pli malaltaj ol 0 [[celsio| °C).
Aliaj efikoj de atmosfera humideco estas:
- la formado de nuboj, kiuj estas similaj al la nebuloj, kun la diferenco ke ili estas formitaj ĉe tre alta distanco de la tero;
- la pluvo formita de nuboj kiuj spertis pli malkreskon de temperaturo aŭ pliigon de premo;
- la vaporiĝ-transpiro de la grundo, tre grava fenomeno por la bontenado de la humideco de la tero, siavice influita de atmosfera humido;
- la evoluo de vivantaj organismoj (ekzemple, en agrometeorologio, la evoluo de fungaj parazitoj), kies kresko estas reguligita de la humideco de la medio en kiu ili vivas.
Klasifiko de klimataj zonoj
Surbaze de humideco, la sekvaj tipoj de klimataj zonoj povas esti identigitaj:
Ekstreme malaltaj valoroj de minimuma taga relativa humido (5% aŭ iomete malpli, eĉ ĉe nokta tempo povas esti tre malaltaj) ĝenerale troviĝas en dezertoj, ekzemple en la Sahelo.
Dum la pluvaj tagoj la relativa humido de la aero en eksterdoma medio kutime atingas valorojn je 80-90%.
La relativa humido de aero por situacioj facile tolereblaj de homoj varias de 35 ĝis 65%; la valoro de 50% neniam devus esti preterpasita je temperaturoj super 26 °C
Mezurado de humideco de la media aero
Por derivi la absolutan humidon, la nomografo de Herloffson estas uzita, kiu estas reto da multaj kurboj pri pluraj valoroj kaj de la rezulto de ilia kruciĝo ni akiras la maksimuman humidon pri tiuj kondiĉoj.
La instrumento uzita por mezuri relativan humidon nomiĝas higrometro, kies skalo gradigas de 0% ĝis 100%.
La instrumentoj por mezuri atmosferan humidon inkludas la jenajn:
- Harhigrometro,
- Higrografo,
- Psikometro.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Centro Meteo Italiano.it - "Umidità assoluta e relativa" Arkivigite je 2018-08-03 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- ↑ La absoluta humido povas ankaŭ esti esprimata per la proporcio de la maso de akvovaporo (kg) rilate al la tuta maso de la konsiderita aero (kg), do per sendimensia cifero.
Vidu ankaŭ
- Higrometro
- Humida klimato
- Humida sezono
- Rosopunkto