La Humboldta Marfluo, konata ankaŭ kiel Perua Marfluo, estas malvarma, marfluo de malalta saleco kiu fluas norde-okcidente laŭlonge de la okcidenta marbordo de Sudameriko el suda pinto de Ĉilio al norda Peruo. Ĝi estas orientena marfluo oceana fluanta en la direkto de la ekvatoro, kaj povas etendiĝi 1,000 kilometrojn elborde. La Mara [[Ekosistemo] de la Humboldta Marfluo (ME), nome laŭ la prusia naturalisto Alexander von Humboldt, estas unu el la ĉefaj marsurfacaj sistemoj de la mondo, kiu eltenas eksterordinaran abundon de mara vivo. Surfaca movo okazas ĉe Peruo la tutan jaron sed ĉe Ĉilio nur dum la printempo kaj la somero, pro la dismovo de la subtropika centro de alta premo dum la somero.
La Humboldta Marfluo estas konsiderata de klaso 1a, tre produktiva (>300 gC/m2-yr), ekosistemo. Ĝi estas la plej produktiva mara ekosistemo en la mondo, same kiel la plej granda marsurfaca sistemo. La altaj indicoj de la Humboldta Marfluo de unuaranga kaj duaranga produkitiveco eltenas la plej grandajn fiŝkaptejojn de la mondo. Proksimume 18-20% el la monda fiŝkaptado devenas el la ME de la Humboldta Marfluo. La specioj estas ĉefe pelagaj: nome sardinoj, anĉovoj kaj la genro Trachurus. La alta produktiveco de la marfluo eltenas ankaŭ aliajn gravajn fiŝajn resursojn same kiel marajn mamulijn. La malvarma manĝoriĉa akvo portata al la surfaco de la surfaca movo estas la tialo de la eksterordinara produktiveco de la sistemo.
De tempo al tempo la surfaca aktivado kaj ties produktiveco suferas pro la apero de la oscilado pro El Niño. Kiam tio okazas, la fiŝabundo kaj ties distribuado estas ege tuŝitaj, ofte konduke al falo de la fiŝokvanto kaj al sociaj kaj ekonomiaj efikoj. Tiuj okazintaĵoj suferas sekvencajn ŝanĝojn, kie sardinoj kaj anĉovoj anstataŭas unuj la aliajn laŭperiode kiel la hegemonia specio en la ekosistemo. Tiuj speciŝanĝoj povas havi negativajn sekvojn por la fiŝkaptada industrio kaj la ekonomio de la landoj kiuj fiŝkaptadas en tiu sistemo.
La Humboldta Marfluo havas konsiderindan malvarmigan influon en la klimatoj de Ĉilio, de Peru kaj de Ekvadoro. Ĝi estas ege responsa ankaŭ pro la arideco kiu hegemonias en norda Ĉilio kaj marbordaj areoj de Peruo kaj suda Ekvadoro. Maraero estas malvarmigita de la marfluo kaj tiele ne kondukas al generado de precipitaĵo (kvankam oni produktas nubojn kaj nebulojn).