Hugo Jokl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1891 en Pacov |
Morto | 20-an de januaro 1960 (68-jaraĝa) en Tábor |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa • germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Hugo JOKL (naskiĝinta la 24-an de aprilo 1891 en Pacov, Ĉeĥio; mortinta la 20-an de januaro 1960 en Tábor, Ĉeĥio)[1] estis ĉeĥa-aŭstra esperantisto kaj instruisto pri historio, geografio kaj la ĉeĥa lingvo. Li instruis Esperanton en ĉeĥa gimnazio en Vieno de 1920 ĝis 1938.[2] Krome li estris Boheman Klubon Esperantistan en Vieno kaj raportis en Vienaj ĉeĥaj gazetoj pri Esperanto. Kun Emil Pfeffer li verkis ĉeĥan lernolibron de Esperanto. Dum la milito la estis arestita en nazia koncentrejo, poste li transloĝiĝis al Tábor.[3]
Fontoj
- ↑ http://www.medy.cz/Brno-Esperanto/Strategio/S-datoj.htm%5Brompita+ligilo%5D
- ↑ Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Prago 1983, ĉapitro 5.10.
- ↑ Kie estas kiu? En: Esperanto majo-junio 1946, paĝo 4.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.