Hugó Meltz
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1846 (1846-07-31)
en Reghin
Morto 20-an de januaro 1908 (1908-01-20) (61-jaraĝa)
en Oradea
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj germana hungara franca itala
Ŝtataneco Germanio Hungario
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Frat(in)o Oskar Meltzl
Okupo
Okupo literaturhistoriisto

MELTZ Hugó (melc) hungara literaturhistoriisto: Szászrégen, 31-a de julio 1846Nagyvárad, 20-a de januaro 1908.

Biografio

En 1864–66 li studis en universitatoj Leipzig kaj en 1866–68 en Heidelberg. Inter 1868 kaj 1871 li vivis en Pest, Vieno kaj Berlin. En 1872 li doktoriĝis en la universitato de Leipzig. Ekde tiam ĝis sia morto li instruis germanan lingvon kaj literaturon en Universitato Koloĵvaro, en 1894–95 li estis ĝia rektoro. Inter 1877 kaj 1890 li redaktis kaj eldonis kun Sámuel Brassai la plurlingvan revuon Összehasonlító Irodalomtörténeti Lapok (Komparaj Literaturhistoriaj Paĝoj), kiu estis pionirgrava ankaŭ internacie. Li estis la membro de Societo Petőfi (1876). Li publikis ankaŭ germane kaj en aliaj lingvoj.

Verkoj ĉefaj

  • Schopenhauer Artur bölcselmi elődei (Kolozsvár, 1873);
  • Der Wahnsinnige Petőfi’s (Leipzig, 1879);
  • A műfordítás alapelvei (Kolozsvár, 1879);
  • Paleográfiai és szövegkritikai észrevételek az Eddához (Kolozsvár, 1885);
  • Petőfi-tanulmányai (Bp., 1909);

Bibliografio

  • Bányai Elemér: M. H. (Nyugat, 1908);
  • Kerekes Sándor: Lomnici M. H. (Bp., 1937);
  • Vajda György Mihály: Összehasonlító Irodalomtörténeti Lapok (Helikon, 1964).

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.