Huecas | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Komarko de Torrijos | ||
Poŝtkodo | 45511 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Julio Sánchez Ramos | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 720 (2011) | ||
Loĝdenso | 26,67 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 1′ N, 4° 12′ U (mapo)40.011388888889-4.1952777777778Koordinatoj: 40° 1′ N, 4° 12′ U (mapo) | ||
Alto | 555 m [+] | ||
Areo | 27 km² (2 700 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Huecas estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Toponimio
La termino "Huecas" devenas el araba Waqqas, tamen povus havi romian devenon plej antikva en la termino latina occare, truo, malplenaĵo. [1]
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Huecanos. La censita populacio en 2011 estis de 720 loĝantoj kaj la denseco estas de 26,67 loĝ/km².
Situo
Huecas estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 555 m; je 25 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 27 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°0′41″ N 4°11′43″ Ok.
Geografio
La municipo troviĝas situanta «sur malgranda deklivo de monteto, ĉe kiu flupasas rojo».[2] Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Fuensalida, Villamiel de Toledo, Rielves, Barcience kaj Novés, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio
Estas romiaj restaĵoj de la 3-a kaj 4-a jarcentoj.
En 1465 la filo de grava superulo de Kastilio, nome Pedro López de Ayala, konstruis kastelon. Komence de la 16a jarcento stariĝas justica pilorio, kun la blazono de la familio Ayala. En la dua duono de la 16a jarcento la vilaĝo nomiĝis "Mocen" aŭ "Mucen", termino de araba deveno, kaj tiam troviĝis je duono da leŭgo oriente de la nuna domaro.