Hubice | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 930 39 (pošta Zlaté Klasy) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 626 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 117 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 6′ N, 17° 24′ O (mapo)48.09472222222217.397222222222Koordinatoj: 48° 6′ N, 17° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 124 m [+] | ||
Areo | 5,36 km² ( 536 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Hubice, hungare Nemesgomba estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. Ĝis 1899 la hungaroj uzis la pli mallongan formon Gomba.
- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 510
- Alto super marnivelo: 126 m
- Poŝtkodo: 930 39
- Telefonprefikso: +421 031
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Šamorín troviĝas 10 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el 1301. Familio Gomba havis la kampojn. En 1666 la ĉefepiskopo de Esztergom fondis uzinon pri drapo konstruis fiŝolagon. En 1882 oni fondis elitan bredejon de konkursoĉevaloj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 237 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Somorja. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 504 da homoj, (389 hungaroj, 111 slovakoj).
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Dipatrino el la 13-a jarcento
- klasikisma kastelo de Udvarnoky-Nyáry el la 1830-aj jaroj kun parko
- kastelo de Wiener-Welten el la 19-a jarcento
- nobeldomo de Kempelen de 1772
Famulo
- vivis en la vilaĝo sciencisto-inventisto Farkas Kempelen