Hub | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90250 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 2′ N, 66° 53′ O (mapo)25.02888888888966.881944444444Koordinatoj: 25° 2′ N, 66° 53′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Hub urdue حب estas urbego en provinco Baluĉistano (Pakistano), en kantono Lasbela, kie Hub estas sidejo de la samnoma distrikto.
Bazaj informoj
- loĝantaro: 175 376 (2017, )
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo: 90250
- telefonkodo: +92-853-XXX XXX
- Supermara alteco: 24 m
- Areo:
Geografio
Hub situas en la suda parto de la lando laŭ dekstra bordo de rivero . Hub kuŝas nur ĉirkaŭ 10 kilometrojn de la maro, same de Karaĉio jam trans la rivero.
Historio
Dum la sendependiĝo de Pakistano en 1947 la ne-islamaj minoritatoj migris al la alia nova ŝtato Barato, samtempe alvenis islamanoj el Barato. En 2007 ĉe Hub atako okazis kontraŭ konvojo de loka polico akompanantaj ĉinojn. La eksplodo detruis veturilon mortigante 16 pakistanajn policistojn kaj vundante aliajn 18. Ĉinoj ne estis vunditaj.
Ekonomio
Hub estis brita kontrolpunkto. Nun Hub estas unu el la plej grandaj industriaj centroj de Baluĉistano kaj pro sia proksimeco al Karaĉio ĝi fariĝis komuta urbo de la Karaĉia urbaro. La bazaroj kaj merkatoj plenas de varoj, sed Hub malhavas universitatojn.
Loĝantaro
1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|
4 249 | 62 763 | 175 376 |
La loĝantaro pliiĝis pli ol kvardekoble inter 1981 kaj 2017 laŭ oficialaj censoj. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 5,5%, multe pli alta, ol la tutlanda mezumo (2,4%).
La plimulto de la loĝantaro estas islama, dum estas hinduaj kaj kristanaj minoritatoj.
Trafiko
Hub havas trairan vojon unuflanke al la maro, aliflanke al ĉefvojo al Karaĉio. La plej proksima stacidomo, ankaŭ internacia flughaveno nature en Karaĉio funkcias.
Klimato
Hub havas aridan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) regata de longa somero dum moderigita per oceana influo de la Araba Maro. La vintra klimato estas seka kaj daŭras inter decembro kaj februaro. La jara precipitaĵo estas ĉirkaŭ 250 mm, plej ofte pluvas dum julio-aŭgusto (musona sezono).
Fontoj
- WikiTrans