Hrusice | |||
municipo | |||
Vido al mezo de municipo de oriento | |||
|
|||
Oficiala nomo: Hrusice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Prago-oriento | ||
Administra municipo | Říčany | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Beneŝova montetaro | ||
Situo | Hrusice | ||
- alteco | 365 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 54′ 36″ N 14° 44′ 17″ O / 49.91000 °N, 14.73806 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,43 km² (543 ha) Hrusice | ||
Loĝantaro | 917 (2023) | ||
Denseco | 168,88 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1205 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 251 66 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0209 | ||
NUTS 5 | CZ0209 538248 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Hrusice | |||
Retpaĝo: www.obec-hrusice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Hrusice estas vilaĝo troviĝanta en distrikto Prago-oriento (Mezbohemia regiono, Ĉeĥa Respubliko). Ĝi situas 11 km sudoriente de Říčany. Vivas ĉi tie 917 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ondřejov (Distrikto Prago-oriento), Senohraby, Mirošovice kaj Mnichovice.
Historio
La plej malnova mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1205 (Hrusicych). Ĉe vilaĝplaco situas malfrue romanika preĝejo de sankta Venceslao el komenco de la 13-a jarcento, en kies norda parto konserviĝis rimarkinda devena portalo. Ĉe konstruaĵo de paroĥo el la jaro 1914 kreskas memoriga tilio.
Hrusice estas neforgeseble kunigita kun verkoj de pentristo kaj verkisto Josef Lada, kiu ĉi tie naskiĝis kaj travivis parton de la vivo. Al la plej konataj fabeloj de Lada, okazantaj en Hrusice kaj ĉirkaŭaĵo, apartenas Mikŝo aŭ Bubáci a Hastrmani. En loko de lia naskodometo estas memortabulo, en parketo lia busto.
En somera vilao el la jaro 1935 estas ĝis hodiaŭ al publiko alirebla Monumento de Josef Lada, dediĉita ankaŭ al verko de Alena Ladová.
En la vilaĝplaco troviĝas el la bildoj de Lada konata gastejo U Sejků el la jaroj 1884-1885 kaj konstruaĵo de eksa lernejo. En munnicipa oficejo estas alirebla muzeo de modeloj de dometoj el Hrusice kaj figuroj de Lada, laboro de Antonín Jedlička. En la vilaĝo estas konservitaj konstruaĵoj de popola arkitekturo.
Dum lastaj jaroj Hrusice videble diskreskas sin per individua konstruado de familiaj domoj en randaj partoj de la municipo.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 439 |
1880 | 409 |
1890 | 425 |
1900 | 424 |
1910 | 437 |
1921 | 450 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 454 |
1950 | 572 |
1961 | 547 |
1970 | 508 |
1980 | 468 |
1991 | 374 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 382 |
2014 | 744 |
2016 | 801 |
2017 | 799 |
2018 | 829 |
2019 | 840 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 852 |
2021 | 913 |
2022 | 882 |
2023 | 917 |
Rilataj artikoloj
Pluaj fotoj
- Vido al mezo de municipo de sudo
- Domoj sur norda flanko de vilaĝplaco
- Okcidenta flanko de vilaĝplaco kun aŭtobusa haltejo
- Ĉefstrato inter vilaĝplaco kaj rojo; meze situadis naskodomo de Josef Lada
- Preĝejo de sankta Venceslao de nordo; antaŭ barila muro monumento de falintoj
- Preĝejo de oriento