- Tiu ĉi artikolo temas pri montaro. Pri municipo en distrikto Nymburk temas artikolo Hrubý Jeseník (distrikto Nymburk).
Hrubý Jeseník | |
montaro | |
Hrubý Jeseník, vido el Uhlířský vrch | |
Oficiala nomo: Hrubý Jeseník | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Historiaj regionoj | Silezio, Moravio |
Parto de | Jesenikoj |
Akvejo | Moravo, Odro |
Plej alta punkto | |
- situo | Praděd |
- alteco | 1 491 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 04′ 58″ N 17° 13′ 52″ O / 50.08278 °N, 17.23111 °O (mapo) |
Areo | 530,00 km² (53 000 ha) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hrubý Jeseník | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Hrubý Jeseník (antaŭe ankaŭ Vysoký Jeseník, pollingve: Wysoki Jesionik, germane: Altvatergebirge) estas geomorfologia tutaĵo kaj domina montaro de Silezio kaj parto de norda Moravio, kiu apartenas al Sudetoj kiel ties plej orienta parto. La plej alta monto estas Praděd (1491 m s. m.).
Sur la teritorio de Hrubý Jeseník estis pro natura riĉeco kaj ties konservo en la jro 1969 proklamita protektata pejzaĝa regiono Jeseníky kun areo 740 km² kun sidejo en Malá Morávka (nuntempe la administracio havas sidejon en Jeseník). Ĝi ensumigas sume 33 malgrand-areajn protektatajn teritoriojn (4 NNR, 1 NNM, 20 NR, 7 NM). Krom tio ĝi proponas kelke da skiareaj lokoj (ekz. Červenohorské sedlo aŭ Praděd), kiuj estas por tradicie plej riĉa neĝdono en Ĉeĥio vizitataj plej longe en Ĉeĥio. Je iom pli malgranda atentemo allogas montaro Nízký Jeseník, kies supermara alteco atingas nur 800 m super maro (monto Slunečná).
Limigo kaj divido
Montaro Hrubý Jeseník havas proksimume formon de litero Y, kies unuopajn branĉojn kreas tri montetaroj, reciproke dividitaj per seloj Vidly kaj Červenohorské sedlo:
- Pradědská hornatina - ĝi situas en suda parto de la montaro inter seloj Skřítek kaj Červenohorské sedlo. Ĉefaj montoj de sudo estas Pecný (1334 m), Břidličná (1358 m), Jelení hřbet (1367 m), Velký Máj (1386 m), Vysoká hole (1464 m), Petrovy kameny (1446 m), Praděd (1491 m, la plej alta monto de la montetaro kaj de la montaro), Malý Děd (1355 m), Velký Jezerník (1304 m), Výrovka (1167 m) kaj Velký Klínovec (1164 m). El la ĉefa montodorso elkuras grandega Mravenečník (1343 m) kun pluaj montoj Dlouhé stráně (1353 m) kaj Vřesník (1342 m), al okcidento montodorsoj de Ostružná (1184 m), Vysoké hora (1031 m) kaj Žárový vrch (1094 m).
- Keprnická hornatina - ĝi situas en nordokcidenta parto de la montaro inter montoseloj Červenohorské sedlo kaj Ramzovské sedlo. En la ĉefa montodorso situas montoj Červená hora (1337 m), Keprník (1423 m, la plej alta monto de la montetaro) kaj Šerák (1351 m), al sudokcidento Vozka (1377 m) kun memstara masivo de Černá stráň (1237 m).
- Medvědská hornatina - ĝi situas en nordorienta parto de la montaro. Rilate al unuaj du montetaroj ĝi estas karakterize pli plata, sen karakteriza montodorso. Ĝi estas apartigita de selo Vidly kaj ĝi tiriĝas al selo Rejvíz. Al ĉefaj montoj apartenas Medvědí vrch (1216 m, la plej alta monto de la montetaro), Orlík (1204 m) kaj Jelení loučky (1205 m).
Montoj
En montaro Hrubý Jeseník troviĝas ĉirkaŭ 330 montoj, el tio 131 pli altaj ol 1000 m.s.m.
Montoj de Hrubý Jeseník kun alteco pli ol 1000 m.s.m. | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
Aliaj montoj
- Anenský vrch (861 m), (esperante: Anna monto) estas monto situanta en montaro Hrubý Jeseník nordokcidente de urbo Andělská Hora.
Signifaj seloj
- Rejvíz (760 m) - ĝi apartigas Hrubý Jeseník de Zlatohorská vrchovina
- Ramzovské sedlo (759 m) - ĝi apartigas Hrubý Jeseník de Riĥleba montaro
- Červenohorské sedlo (1013 m) - ĝi apartigas Keprnická kaj Pradědská hornatina
- selo Vidly (930 m) - ĝi apartigas Pradědská kaj Medvědská hornatina
- Hvězda (852 m) - ŝosea selo ĉe Karlova Studánka
- Skřítek (874 m) - ĝi apartigas Hrubý Jeseník de Hraběšická vrchovina
Montaraj kabanoj
- Alfrédka - eksa kabano, ĝi forbrulis
- Barborka
- Červenohorské sedlo - grupo da kabanoj
- Kabano de Georgo sur Šerák
- Kurzovní chata
- Ovčárna
- Kabano sur Skřítek
- Švýcárna
- Vřesová studánka - eksa kabano, ĝi forbrulis
Interesaj lokoj
Rokformacioj
- Čertova stěna
- Kamenné okno - neĝusta rokfenestro sur norda montodorso de Červená hora
- Kazatelny
- Keprník - monto
- Obří skály - grandegaj frostaj rokdomoj sur norda deklivo de Šerák
- Pasák
- Pecný - monto
- Petrovy kameny
- Tabulové skály - ĉe montopinto de Praděd
- Vozka - monto
- Ztracené kameny
- Ztracené skály
Valkaldronoj
- Malá kotlina - en orienta deklivo de Velký Máj
- Sněžná kotlina - en orieta deklivo de Červená hora
- Velká kotlina - en orienta deklivo de Vysoká hole
Fontoj, rojoj, akvofaloj
- Jelení studánka
- Akvofaloj de Bílá Opava
- Vřesová studánka
- Vysoký vodopád
Torfejoj
- Malý kaj Velký Jezerník
- Torfejo Skřítek
- Rejvíz - naturrezervejo kun instruiga pado
- Trojmezí
Burgoruinoj
- Fürstenwalde
- Koberštejn
- Rabenštejn
- Quinburk
- Veisenštejn
Setlejoj
Rekte en la areo de Hrubý Jeseník troviĝas jenaj setlejoj:
Setlejoj en Hrubý Jeseník | |
Vico | Setlejoj |
1 | Andělská Hora |
2 | Dětřichov (loka parto de Jeseník) |
3 | Nová Ves (loka parto de Dolní Moravice) |
4 | Filipovice (loka parto de Bělá pod Pradědem) |
5 | Karlova Studánka |
6 | Kouty nad Desnou (loka parto de Loučná nad Desnou) |
7 | Loučná nad Desnou |
8 | Ludvíkov |
9 | Malá Morávka |
10 | Nové Losiny (loka parto de Jindřichov) |
11 | Ramzová (loka parto de Ostružná) |
12 | Rudná pod Pradědem |
13 | Žďárský Potok (loka parto de Stará Ves) |
14 | Vernířovice |
15 | Vrbno pod Pradědem |