Hotelo The Beaufort Arms | ||||
---|---|---|---|---|
The Beaufort Arms Hotel | ||||
| ||||
hotelo | ||||
Prezento | ||||
Tipo | Hotelo | |||
Arkitekto | George Vaughan Maddox | |||
Dato de konstruo | 1830-aj jaroj | |||
Protekto | Grado II* | |||
Geografio | ||||
Lando | Britio | |||
Regiono | Kimrio | |||
Loko | Monmouth | |||
Geografia situo | 51° 48′ 43″ N, 2° 42′ 54″ U (mapo)51.812-2.715Koordinatoj: 51° 48′ 43″ N, 2° 42′ 54″ U (mapo) | |||
| ||||
La Hotelo The Beaufort Arms (angle The Beaufort Arms Hotel, kimre Y Beaufort Arms), Agincourt Square, Monmouth, Monmouthshire, sud-orienta Kimrio estas antaŭa diliĝenca gastejo datiĝanta el la frua 18-a jarcento, kvankam la fronto povus esti ŝanĝita fare de la laborema fru-viktoria arĥitekto George Vaughan Maddox en la 1830-aj jaroj.[1] Ŝtona kornico sur la centra bloko ankoraŭ surportas la surskribon "The Beaufort Arms".[2] Ĝi estas konstruaĵo listigita Grado II* ekde la 27-a de junio 1952.[3] Ĝi estas unu el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail.
Priskribo
La hotelo, la "plej bela" el la skvaro,[1] kuŝas ĉe la flanko de Shire Hall. Ĝi estas tri etaĝojn kaj duonon alta, kaj kvin fenestrojn larĝa. La malantaŭo havas grandan korton, kun staloj por diliĝencaj ĉevaloj. La konstruaĵo estis transformita en apartamentojn kaj butikojn en 1989.[1] La interno estis objekto de granda modifo dum la transformiĝo kaj la solaj historie signifaj restantaj trajtoj estas la enirejo, kun Ionikaj pilastroj kaj ŝtuparo lumigita de supre.[2]
Bibliografio
- Newman, John. (2000) Gwent/Monmouthshire, The Buildings of Wales. Penguin. ISBN 0-14-071053-1.
Referencoj
- 1 2 3 The Buildings of Wales: Gwent/Monmouthshire, page 405
- 1 2 Beaufort Arms Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, Royal Commission on the Ancient Monuments of Wales
- ↑ Beaufort Arms, British Listed Buildings