Kolbasobulko | |||
---|---|---|---|
Kolbasobulkoj kun diversaj aldonaĵoj. | |||
Kolbasobulko[1] estas sandviĉo kun kolbaseto. Ordinare ĝi havas saŭcon, plejofte keĉupon kaj/aŭ mustardon, iufoje kun saŭrkraŭto, reliŝo, cepo aŭ ĉilia saŭco. Ĝi ankaŭ povas havi freŝajn, peklitajn aŭ frititajn legomojn, verdaĵon, fromaĝon, lardon. En Usono tradicie oni vendas ilin en bazopilkaj stadionoj.
Kolbasobulkon oni manĝas sen uzo de manĝilaro. En pluraj landoj, ekzemple Francio, oni havas specialajn pikilojn por piki truon en bastonpanon por enŝovi la kolbaseton.
Nomoj en aliaj lingvoj
En Usono la kolbaseto ankaŭ nomiĝas frankfurter, frank aŭ hot dog; ĉi-lasta angle signifas "varmega hundo".
En Ĉeĥio kolbasbulko nomiĝas párek v rohlíku ("kolbaso en kornbulko"). En Suda Bohemio uzatas ankaŭ la esprimo pikador.
En Hispanio kaj Venezuelo kolbasbulko nomiĝas perro caliente aŭ perrito caliente, tio estas "varma hundo" kaj "varma hundeto" respektive. En Argentino ĝi estas nomata pancho.
Historio
Iu frankfurta viandisto preparis kolbasetojn sub titolo "kolbaseto dachshund" — Dachshund en la germana signifas "melhundon". La germana elmigranto veturigis en Usonon ĉi tiun kolbaseton. Kaj en 1871 li komencis vendi la kolbaseton, volvitan per panpecoj. Li sukcesis vendi dum unu jaro 3684 "kolbasetojn dachshund". Ili iĝis tre populara manĝaĵo.
Kaj en 1901 ilustristo Dargan rimarkis, ke iu vendisto de kolbasetoj anstataŭ ordinaraj panpecoj komencis uzi bulketojn, en kiujn li zorgeme metis kolbaseton. Dargan decidis ilustri tiun okazon. Sed li ne estis certa pri la ĝusta skribo de "dachshund" kaj simple nomis la manĝaĵon "hot dog".
Tradicio enmeti viandon inter panpecoj devenas el antikva tempo. Kolbaseto estis menciita ankoraŭ eĉ en "Odiseado" de Homero.
En 1987 en Frankfurto ĉe Majno oni festis 500-jariĝon de kolbasobulko. Tamen aŭstroj kontestas tion kaj opinias, ke iliaj Vienaj kolbasetoj estas pruvo de deveno de kolbasobulko.
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ NPIV 2002, paĝo 180, kapvorto bulko
Eksteraj ligiloj
- Nacia kolbasobulka paĝo de la Kolbasa Koncilio de Usono Arkivigite je 2010-12-05 per la retarkivo Wayback Machine (angle).
- Historio kaj legendoj de la kolbasobulko (angle).
- Historio de la kolbasobulko (france).
- Historia de la kolbasobulko Arkivigite je 2009-12-05 per la retarkivo Wayback Machine (hispane).
- Regloj por kolbasobulko-vendistoj Arkivigite je 2005-09-24 per la retarkivo Wayback Machine en la urbo de Toronto, Kanado (angle).