Horst Chmela | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1939 en Vieno |
Morto | 22-an de novembro 2021 (82-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | Liedermacher |
Horst CHMELA (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1939 en Ottakring, mortinta al 22-an de novembro 2021[1]) estis aŭstra kantisto kaj muzikisto. Liaj pli ol 350 kantoj ĉefe konsidereblas aĵoj de tipe viena populara kantoarto Wiener Lied. Sekve li ofte kantis dialekte.
Vivo
Horst Chmela pasigis la junulajn jarojn en la viena urbodistrikto Ottakring. En loĝejo de 24 m² vivis kvin personoj.[2] Kiel patro kaj frato li trejniĝis ŝufaristo kaj iĝis majstro metia en 1962. Tiam li nombriĝis inter la plej junaj ŝufarmajstroj de Vieno. Impresite de rokenrolo de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li paralele ankaŭ trupestris ĉe The Sunset-Four. Kun sia ĵazbandeto li ankaŭ faris spertojn dum restadoj en Usono. En 1966 la bandetantoj - kun la titolo Symphony d’amore[3] estis sur la tria rango de la aŭstriaj muzikaĵrangolistoj post The Beatles kaj Pierre Brice). Malfondiĝo trupa venis en 1969.
En 1971 Chmela ĝuis sukcesegon danke al la kanto Ana hot imma des Bummerl. Ĝi estiĝis post malbonaj personaj spertoj el la komenca tempo kiel profesia muzikisto. De ĝi ekzistas 240 reludversioj kaj 2,4 milionoj da vendotaj unuecoj venditis.
Honoroj kaj privataĵoj
En 1983 la urbestro viena Helmut Zilk donis al li la Oran meritsignon de la urbo Vieno. En la 22.1.2002 oni aljuĝis al li la premion Goldene Krone der Volksmusik de ARD. Chmela vivis en Vieno kaj regule prezentis sin kantiste. Li ankaŭ estis en la estrarano de AKM Autoren, Komponisten und Musikverleger]]. Chmela estis edzigita ekde 1965 havante du infanojn. Lia filo Horst Chmela la pli juna ankaŭ muzikistas.
Verkoj
- Ana hot imma des Bummerl
- Her mit meine Henna (… der Gockala is do)
- Der Deppate Bua
- Mama, i bitt dich schau oba (melodio de Karl Bazant)
Diskaro (elekto)
- Vienna Tuning (2008)
- A bissl a Herz (2006)
- Happy Birthday (2005)
- Mir san a Weltpartie (2005)
- Mega Maxi (2002)
- Eskalero (2001)
- Traumereien (2000)
- Mach mich geil (2000)
- Peng Peng (1999)
- 1000 Illusionen (1998)
- Meine Freunde, meine Lieder (1997)
- Hand in Hand (1995)
- Mein Traum von Rot-Weiß-Rot (1993)
- Der Bär ist los (1992)
- Her mit meine Henna (1991)[4]
- Aus meiner untern Lad (1990)
- Meine Freude am Leben (1989)
- Leise kommt der Abschied (1988)
- Stolpern darfst (1987)
- Weihnachtsmelodien (?)
- Fliagn moecht i koennen (?)
Referencoj
- ↑ "Ana hat immer das Bummerl: Wienerlied-Sänger Horst Chmela gestorben",, kurier.at, 22.11.2021
- ↑ Club Carriere - Enzyklopädie des Erfolges März 2005, Algoprint Verlags AG, 2005, ISBN 3952268941, p. 452: "Chmela Horst"
- ↑ The Sunset Combo – Symphony D'Amore / Ich Will, discogs.com
- ↑ premio danke por multo da vendiĝoj
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Horst Chmela en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Pri Chmela ĉe OeMl
- Hejmpaĝo
- Rangoj atingitaj ĉe austriancharts.at
- krone.tv: Horst Chmela: „Die Musik hat mich gerettet“ ĉe Jutubo, 10.4.2014
- Biografio ĉe geschichtewiki.wien