Horna Kabo | ||
---|---|---|
kabo [+] | ||
Koordinatoj | 55° 58′ 48″ S, 67° 17′ 21″ U (mapo)-55.98-67.289166666667Koordinatoj: 55° 58′ 48″ S, 67° 17′ 21″ U (mapo) | |
Horna Kabo | ||
Vikimedia Komunejo: Cape Horn [+] | ||
55° 58′ 44″ S 67° 16′ 19″ U / 55.97889 °S, 67.27194 °U (mapo)
Kabo Horna[1] aŭ Horna Kabo[2], (hispane Cabo de Hornos) estas landpeco de Fajrolando ĉe la suda pinto de Sudameriko en Ĉilio.
Kabo Horna estis malkovrita la 29-an de januaro 1616 de ekspedicio de la nederlanda maristo Willem Cornelisz Schouten kaj nomita laŭ la naskiĝurbo de Schouten, la urbo Hoorn en la provinco Nordholando. Probable tamen la anglo Francis Drake ĉirkaŭvelis la kabon jam 30 jarojn pli frue.
Por eviti la longegan kaj (pro grandaj ventegoj) danĝeran ŝipvojaĝon inter atlantikaj kaj pacifikaj havenoj ĉirkaŭ la markolo de Kabo Horna, oni konstruis la Panaman kanalon.
Laŭ estimoj mortis en la maro antaŭ la Horna Kabo pli ol 10.000 homoj kaj sinkis pli ol 800 ŝipoj. Pro tio la plej granda ŝip-tombejo de la mondo situas antaŭ Kabo Horna.