Horní Údolí | |
germane Ober-Grund | |
domaro | |
Horní Údolí | |
Oficiala nomo: Horní Údolí | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Zlaté Hory |
Historiaj regionoj | Silezio, Nazia Germanio |
Montaro | Zlatohora montetaro |
Memorindaĵo | Koberštejn burgo |
Domoj | 49 |
Situo | Horní Údolí |
- alteco | 615 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 12′ 59″ N 17° 21′ 10″ O / 50.21639 °N, 17.35278 °O (mapo) |
Katastro | 19,90 km² (1 990 ha) Horní Údolí |
Loĝantaro | 12 (2021) |
Denseco | 0,6 loĝ./km² |
Unua mencio | 1450 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 793 76 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Horní Údolí | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Horní Údolí (ĝis 1949 Horní Grunt, germane Ober-Grund, Obergrund) estas domaro en Ĉeĥio, loka parto de urbo Zlaté Hory. Ĝi situas 6 km sudokcidente de Zlaté Hory, en montetaro Zlatohorská vrchovina apud ties dislimiĝo kun montaro Hrubý Jeseník, sur supra fluo de rojo Olešnice. Vivas ĉi tie 12 loĝantoj (2021).
Historio
Horní Údolí estas unuafoje menciata en la jaro 1450 kiel Horní Olešnice (germane Obeder-Olsnitz), komence de la 16-a jarcento jam sub nomo Ober Grund. Sed spuroj post profunda minado sur Příčný vrch arkeologie estas datumitaj jam ĝis la 13-a jarcento, dum kio al la profunda minado antaŭis minado en supraĵaj, "malmolaj" minejoj. Ĉi tieaj vejnoj de oro estis evidente la unuaj eluzataj oraj minejoj en cismontaro de Jesenikoj. Post la jaro 1848 nur dumtempaj provoj mini la ercon, kiuj pereis post la jaro 1903. La minadafero estis anstataŭigita per tol-produktado kaj per prilaborado de ligno. Estis ĉi tie muelejoj kaj segejo, produktado de ŝindoj kaj al la jaro 1908 ankaŭ ŝtonminejo. Al la jaro 1900 estas menciata fajroestingista societo kaj al la jaro 1925 ankaŭ agrikultura societo. Komunuma lernejo, menciita en la jaro 1848, havis du klasĉambrojn.
Ĝis nuligo de patrimonia administrado en la jaro 1850 Horní Údolí apartenis al senjorujo Cukmantl (Zlaté Hory), kiu estis en posedaĵo de vroclavaj episkopoj. Ekde la jaro 1949 la municipo estis kunigita kun Dolní Údolí en unu municipon sub nomo Údolí. En la jaro 1960 Horní Údolí estis kiel domaro alligita al Zlaté Hory.
En la jaro 1938 post munkena interkonsento la municipo estis alligita al Germanio kaj la 8-an de majo 1945 ĝi estis konkerita fare de Ruĝa Armeo. Ĝis la jaro 1945 la municipo estis pure germana. Post ellandigo de la devenaj germanaj loĝantoj post la jaro 1945 estis en Dolní kaj Horní Údolí ekloĝintaj vico da grekaj familioj, kiuj ekloĝis en Ĉeĥoslovakio sekve de intercivitana milito. Sed multaj el la novaj loĝantoj revenis Grekion post ŝanĝo de interrilatoj en la jaro 1975.
En la municipo estas konservita vico da precipe popolaj konstruaĵoj el la 19-a jarcento.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 714 |
1880 | 706 |
1890 | 686 |
1900 | 645 |
1910 | 630 |
1921 | 580 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 587 |
1950 | 19 |
1961 | 0 |
1970 | 95 |
1980 | 60 |
1991 | 28 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 30 |
2011 | 12 |
2021 | 12 |
En Horní Údolí estas registritaj 49 adresoj : 43 daŭraj objektoj kaj 6 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 35 domoj, el tio 11 daŭre loĝataj.
Memorindaĵoj
- ruino de burgo Koberštejn el la 13-a jarcento
- Arbara tombejo - monumento de sovetaj militaptitoj mortintaj dum la 2-a mondmilito.
- mezepoka Plumba mingalerio
- erca areo Starohoří, eluzata en la 13-a jarcento
|