Horizonto estis "kultura kaj informa revuo de la Neŭtrala Esperanto Movado" (NEM). Ĝi aperis komence en Zaragoza (Hispanio) zorge de Inés Gastón, depost 1980 en Rødovre (Danio) zorge de Peter Zacho.
Al Horizonto kontribuis precipe esperantistoj, kiuj staris en la tendaro de Ivo Lapenna post la eventoj dum la Universala Kongreso en Hamburgo en 1974, kiam Lapenna ne estis reelektita kiel prezidanto de UEA. Inter la plej konataj aŭtoroj de Horizonto estis (en alfabeta ordo):
- André Albault
- Roger Bernard
- Fernando de Diego, kiu prizorgis rubrikon "Revuo de la revuoj", t.e. kritika kaj komenta trarigardo de la esperanta gazetaro
- Bernard Golden
- Reinhard Haupenthal (nur komence)
- Ivo Lapenna
- Heinz Dieter Maas
- Paul Neergaard
- Fabrizio Pennacchietti
- Jean Thierry
- Peter Zacho
k.a.
Laŭ la subtitolo "kultura kaj informa revuo" kaj laŭ la programo verkita de la iama sekretario de la Akademio de Esperanto, Jean Thierry, en la unua numero de Horizonto, la enhavon oni povas klasifi en du ĉefaj kategorioj:
- Movad-politiko, precipe kritiko de UEA post 1974, kaj ĝenerala politiko, precipe kontraŭ-komunismo kaj
- kulturo kaj lingvo, inkluzive terminologio.
Dum multaj kontribuoj de la unua grupo pro ŝanĝita politika situacio nur historie plu estas interesaj, multaj kontribuoj pri esperantaj lingvo kaj kulturo daŭre estas legindaj. Horizonto kiel periodaĵo, kiu celis internacian esperantistaron, estis skrupule lektorita kaj pro tio ankoraŭ en 2009 lingve kaj stile daŭre restas klasike modela.
Literaturo
- 1976: Thierry, Jean. Kial nepriĝis la nova periodaĵo "Horizonto"? En: Horizonto 1-a jaro 1976, n-ro 1, p. 2
Eksteraj ligiloj
- Jarkolektoj de Horizonto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Kelkaj artikoloj el Horizonto en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)