Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo kaj distrikta ĉefurbo Horgen en Svislando. La nomo indikas ankaŭ aliajn loĝlokojn en Germanlingvio, ekzemple parto de la komunumo Zimmern ĉe Rottweil en Germanio. |
Horgen | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Zuriko | ||||
Distrikto | Horgen | ||||
Koordinatoj | 47° 15′ 39″ N 8° 35′ 52″ O / 47.26083 °N, 8.59778 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 39″ N 8° 35′ 52″ O / 47.26083 °N, 8.59778 °O (mapo) | ||||
Areo | 21,07 km² | ||||
Alteco | 408 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 8810 | ||||
Komunumkodo | 0133 | ||||
Horgen estas komunumo kaj la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Zuriko, Svislando. La urbo havis 18162 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 18562 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Horgen situas proksimume 15 kilometrojn sude de Zuriko je la okcidenta bordo de la Lago de Zuriko. La okcidenta lago-bordo popole ankaŭ nomiĝas "Katara Bordo" envie al la aliflanka Ora Bordo, tio, ĉar la okcidenta bordo de la zurika lago troviĝas en la ombro de la montoĉeno Albis, pro kio en Horgen la suno subiras multe pli frue ol en Meilen.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Horgen limas en nordo al Oberrieden, en nordoriento aliflanke de la Lago de Zuriko al Meilen, en oriento al Wädenswil, en sudo al Hirzel, en okicento al Hausen ĉe Albis, en nordokcidento al Langnau ĉe Albis, kaj en nordnorokcidento al Thalwil.
Trafiko
Horgen apartenas al la Zurika Trafik-Unio. La urbo situas je la trajnlinio de la Gotard-Fervojo de Zuriko al Tiĉino kaj Milano unuflanke kaj al la linio de Zuriko al Koiro kaj Vieno aliflanke. Per pluraj regionaj trajnlinioj kaj ankaŭ kelkaj rapidtrajnoj Horgen estas bonege konektita kun Zuriko. Krome pasas tra Horgen la aŭtoŝoseo A3 de Zuriko al Koiro. Pramŝiplinio ligas la urbon Horgen kun Meilen je la alia flanko de la lago.
Historio
Unuaj surfostaj setlejoj en Horgen jam ekzistas antaŭ pli ol 5000 jaroj. Unua domumenta mencio okazis en donacletero per kiu la imperiestro Oto la 1-a donacis la urbon al la Monaĥinejo Fraumünster en Zuriko. Post la epoko de la Helveta Respubliko fariĝis Horgen la centro de civitana milito inter la kampara kaj urba loĝantaroj de la Kantono Zuriko, la tiel nomita Bocken-Milito en la jaro 1804. Komence de la 19-a jarcento la urbo industriiĝis kaj dum certa periodo la ekxpluato de la lokaj karbominejoj ludis gravan rolon. Fine de la 19-a jarcento oni tamen ĉesis la ekspluatadon de la minejoj pro la malaltaj prezoj de eksterlanda karbo por ĝin dum mallongaj periodoj dum la du mondmilitoj ankoraŭ-foje reaktivigi.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|