Hopa

Hopa (laze: Xopa; kartvele: ხოფა; armene: Հոպա; ruse: Хопа; konata ankaŭ kiel Khupati, Khopta, aŭ Khopa) estas distrikto en Provinco Artvin, Turkio. Ĝi havas ĉirkaŭ 14.350 logantoj kun diversaj nacioj kiel ekz. lazoj, kartveloj, armenoj, turkoj.

Ĝi situas 67 km de la urbo Artvin, ĉe la orienta fino de Turkio ĉe la marbordo de la Nigra maro, ĉe limo al Kartvelio. Oni malfermis la limon al Kartvelio en 1989 kaj tio alportis reviviĝon al la urbo.

La areon kontrolis post la rusa-turka milito (1877-1878) Rusio. Turkio (re)akiris la areon nur post la turka sendependiĝa milito (ĉ. 1921)

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.