Honto laŭ PIV estas
- la malagrabla sento, pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago respektive penso, aŭ
- io, pri kio oni devas aŭ devus honti.
Pro la bazaj homaj instinktoj unuflanke eviti danĝerojn kaj aliflanke havi iom pli da sekureco en homa grupo ol sole fronti eblajn danĝerojn, la emocioj timo (do averto pri ebla danĝero) kaj honto (do averto pri ebla ekskludo el la socia grupo) estas plej bazaj homaj emocioj. La deziro aparteni al forta grupo estas tiom enradikiĝinta en la homa animo, ke la kaŝaj efikoj al la ĉiutaga vivo ne preteratenteblas. La tuta socia konduto de homo estas karakterizita de tiu deziro. Rezulte - krom la senpera timo en vivdanĝeraj situacioj - la timo pri soleco estas simile forta motivo por homa konduto.
Vichonto estas ĝensento kaŭzata de hontinda ago de alia homo. Kontraste al la proprasenca honto, vichonto ne implicas partoprenon de la spertanto en hontindaĵo.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri honto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kie timo, tie honto. ” „ Kiu hontas nenion, ne timas Dion. ”
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-12.