Hontecillas | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16118 | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Javier Escribano Llorens (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 52 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 42′ N, 2° 11′ U (mapo)39.6927948-2.1868921Koordinatoj: 39° 42′ N, 2° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 830 m [+] | ||
Areo | 34,70 km² (3 470 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hontecillas [+] | |||
Hontecillas [onteZIjas] (Fontetoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas hontecillano [onteziJAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 52 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,5 loĝ/km².
Situo
Hontecillas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 830 m super marnivelo; je 54 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 34,70 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°41′34″N 2°11′13″Ok.
Ĝi troviĝas situanta sur la bordo de la Diglago de Alarcón, inter la vilaĝoj Buenache de Alarcón, je apenaŭ 4 km, kaj Valverde de Júcar, je 10 km.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 52, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Hontecillas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Hontecillas kie oni falis al la nunaj 52.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis el la maldekstra partio PSOE ĉefe en la lastaj jardekoj.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.