Honoro signifas indikaĵon de respekto kaj estimo pro la kvalito de la agado, de la verkoj kulturaj, de la karaktero. Ankaŭ membron de certa grupo ofte estas atribuita honoro (ekz. la honoro de metiisto, advokato). Signo de honoro povas esti ceremonie donita al meritulo, kiel ekzemple ordeno.

La honorkodo estas ofte neskribita leĝo aŭ regularo pri ĝusta konduto en aparta grupo.

Vidu ankaŭ

Esperantujo

Vikipedio

Vikitrofeo

Premioj

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri honoro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Truon de l' honoro flikos neniu tajloro. 
  • Citaĵo
     Kiu amas honoron, amu laboron. 
  • Citaĵo
     Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. 

Referencoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-18.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.