La titolon Honora Prezidanto UEA donas al eksaj prezidantoj kiuj grave kontribuis al la Asocio. Honoraj prezidantoj de UEA estis personoj, kiuj krom fari gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, havis eksterordinarajn meritojn por UEA. Aktuale (ekde 2020) prof. Humphrey Tonkin estas la Honora Prezidanto de UEA.
Honoraj Prezidantoj estis/as:
- Ludoviko Lazaro Zamenhof, 1907-1917
- Eduard Stettler, 1924-1940
- Intendanto-Generalo Louis Bastien, 1947-1961
- Hans Hermann Kürsteiner, 1947-1968
- Prof. D-ro Edmond Privat, 1951-1962
- Ernfrid Malmgren 1962-1970
- Harry Holmes, 1964-1974 (eksiĝis)
- Humphrey Tonkin, 2020-nun
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.