Honnecourt-sur-Escaut | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Cambrai | ||||
Kantono | Marcoing | ||||
INSEE kodo | 59312 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59266 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59312 | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Francis Piton 2008-2014 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 734 (1 999) | ||||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 50°02′15″N 3°11′47″O / 50.0375°N, 3.19639°O (mapo) Koordinatoj: 50°02′15″N 3°11′47″O / 50.0375°N, 3.19639°O (mapo) | ||||
Alto | 72 m - 151 m | ||||
Areo | 15,49 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Honnecourt-sur-Escaut [+] | |||||
| |||||
Honnecourt-sur-Escaut estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 734 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999, kaj estas trafluata de la rivero Escaut.
Geografio
Honnecourt-sur-Escaut situas kerne de la natura regiono Cambrésis kaj proksime al ties historia ĉefurbeto, Cambrai. La ĉirkaŭa regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Honnecourt-sur-Escaut etendiĝas sur 15,49 km².
Historio
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Francis Piton, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj
Honnecourt estas la naskiĝvilaĝo de la fama arkitekto Villard de Honnecourt, kiu vivis en la 13-a jarcento. Li aŭtoris 33 pergamenojn kun proksimume 250 desegnaĵoj.
Administrado
Honnecourt-sur-Escaut apartenas al la kantono de Marcoing, kies ĉefurbo estas Marcoing. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.