"vivanta tablofutbalo" aŭ homfutbalo en julio 2009 en urba festo de Germanio

"Vivanta tablofutbalo", "homa tablofutbalo" aŭ mallonge homfutbalo estas variaĵo de teama sporto, loze simila al futbalo. En ĝi sportistoj en du teamoj sur sporta tereno mantenas grandajn stangojn kaj do povas malpli libere moviĝi ol kutime en futbalo, kaj tiam provas simuli la ludon de tablofutbalo.


Rilatoj al Esperanto

En Esperant-lingva medio homfutbalo aparte flegatis dum la Oranĝaj Renkontiĝoj en la urbo Hernusando de Svedio, kiuj okazis ekde 2007 ĉiujare ĝis almenaŭ 2014.[1]

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.