Homeraj himnoj | |
---|---|
grupo de verkoj • kolekto • literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Homero |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | himno |
La Homeraj Himnoj estas kolekto de tridek du (aŭ tridek kvar, laŭ aliaj versioj) epopeaj mallongaj poemoj en la antikva greka lingvo, kiujn oni atribuis al Homero dum la antikva periodo[1][2].
Nuntempe oni konsideras ke la plej antikva, tiu dediĉita al Demetra, estis verkita en la 7-a jarcento a.K., dum la vivo de Heziodo, iom pli malfrue ol la dato kiun oni tradicie atribuas al Homero. Laŭ tio, ili estas unu el la plej antikvaj elstaraj verkoj de la greka literaturo.
Ĉiu himno estas dediĉita al greka diaĵo kaj estis verkita por ke aedo kantu ĝin kiel enkonduko (en la greka, προοίμιον) de aliaj pli longa. La diversaj Homeraj Himnoj estas malsamaj laŭ ilia longeco, kelkaj konsistiĝas nur el tri-kvar linioj kaj aliaj el pli ol kvin cent. Ili honoris kaj laŭdis konkretajn diojn per heksametroj, la metriko kiun oni uzis por homeraj epopeoj.
La tridek du himnoj estas dediĉitaj al:
- Dionizo.
- Demetra.
- Hermeso.
- Afrodito.
- Afrodito.
- Dionizo.
- Areso.
- Artemiso.
- Afrodito.
- Atena.
- Hera.
- Demetra.
- Rea/Cibelo (patrino de la dioj).
- Heraklo.
- Asklepio.
- La Dioskuroj (Kastoro kaj Polukso).
- Hermeso.
- Pajno.
- Hefesto.
- Apolono.
- Pozidono.
- La ĉiopovaj filoj de Krono (inter ili, Zeŭso).
- Hestio.
- La Muzoj kaj Apolono.
- Dionizo.
- Artemiso.
- Atena.
- Hestio.
- Geo (la Tero, ĉiesa patrino).
- Helioso.
- Seleno.
- La Dioskuroj.