- La mallongigo SO en Holderbank SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Holderbank.. |
Holderbank | |
---|---|
Blazono de Holderbank | |
Preĝejo de Holderbank | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Thal |
Geografia situo | CH1903: 623850 / 242545 (mapo)47.3333333333337.7541666666667Koordinatoj: 47° 20′ N, 7° 45′ O; CH1903: 623850 / 242545 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 634 |
Areo | 7,9 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4718 |
Komunumkodo | 2425 |
Mapo de Holderbank | |
Holderbank estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 634 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
La komunumo Holderbank situas en valkaldrono de la rivereto Augstbach, alfluanto de la rivereto Dünnern inter du montoĉenoj de la Soloturna Ĵuraso, sudoriente de la ĵurasa montpasejo Supra Hauenstein. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1104 m s.m. sur la monto Beretenkopf. Al la komunumo apartenas krom la kernvilaĝo la setlejoj Ober Wis kaj Rüteli kaj diversaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,9 km², de kiuj laŭ statistiko de 1997 48% estas kovritaj de arbaro, 46% servas por agrikulturo kaj 5% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Holderbank limas en nordoriento al Langenbruck (BL), en sudoriento al Egerkingen, en sudo al Oberbuchsiten, en okcidento al Balsthal, kaj en nordokcidento al Mümliswil-Ramiswil.
Trafiko
Tra Holderbank pasas la kantona ĉefvojo de Liestal al Balsthal, kiu pasas tra la pasejo Supra Hauenstein. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Waldenburg al la stacidomo de Balsthal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn sudokcidente en Oensingen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Holderbank datiĝas el la jaro 1226 kiel in villa Halderwane. En Wässermatten estis trovita restaĵo de romia vilaĝo. La historio de Holderbank estas ligita kun la historio de la Burgo Alt-Bechburg. En la jaro 1386 Henriko de Ifenthal akiris la vilaĝon Holderbank. En la jaro 1416 la rajtoj pri la loko transiris al Soloturno. Ĝis 1798 la komunumo apartenis al la voktejo Falkenstein. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝi fariĝis komunumo de la distrikto Balsthal. [2]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Holderbank
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Urs Wiesli: Holderbank (SO) en Historia Leksikono de Svislando (2006-11-22)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Holderbank – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Ruino Alt-Bechburg en Holderbank
- Preĝejo
- La preĝejo de interne
- Rigardo de la preĝejo al la vilaĝo
- Vilaĝeniro venante de la Supra Hauenstein-Pasejo
- Restoracio Frohsinn
- Novaj loĝdomoj en la vilaĝocentro
- Vilaĝa placo
|