Hohenems | ||
urbo | ||
la urbodomo, konstruita en 1567 | ||
|
||
Ŝtato | Aŭstrio | |
---|---|---|
Federacia lando | Vorarlbergo | |
Distrikto | Dornbirn | |
Situo | Hohenems | |
- alteco | 432 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 22′ 0″ N 09° 40′ 0″ O / 47.36667 °N, 9.66667 °O (mapo) | |
Areo | 29,18 km² (2 918 ha) | |
Loĝantaro | 15 350 (2013) | |
Denseco | 526,05 loĝ./km² | |
Urbestro | Richard Amann (stato de 2014) (ÖVP) | |
Horzono | CET (UTC+1) | |
- somera tempo | CET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 6845 | |
telefona kodo | 05576 | |
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio
| ||
Vikimedia Komunejo: Hohenems | ||
Retpaĝo: www.hohenems.at | ||
Hohenems estas urba komunumo de la respubliko Aŭstrio. Ĝi situas en la federacia lando Vorarlbergo, en la pleja okcidento de la respublika teritorio, sude de la orienta parto de la Bodenlago. La urba areo konsistas el 29,18 kvadrataj kilometroj, kaj laŭ la stato de januaro 2013 en ĝi vivis 15 350 homoj, kio signifas loĝdenson de 530 homoj/km². De la 17-a ĝis 19-a jarcentoj aparte multaj judaj familioj loĝis en la urbo.
Historio
La graflando Hohenems ricevis imperian senperecon en 1560 de Ferdinando la 1-a. La reganta familio Hohenems (origine Ems) estis altnobela kaj havis parencajn ligojn al familio Borromeo kaj la papo Pio la 4-a en Italio. En 1760 la familio formortis, kaj la graflando unuiĝis kun Aŭstrio.
Partnera urbo
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.