Wohlen ĉe Berno | |
---|---|
Blazono de Wohlen ĉe Berno | |
Lago de Wohlen kun ponto de Kappelen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Berno |
Koordinatoj | 46° 58′ 20″ N 7° 21′ 25″ O / 46.97222 °N, 7.35694 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 20″ N 7° 21′ 25″ O / 46.97222 °N, 7.35694 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 8986 |
Areo | 36.30 km² |
Alteco | 547 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3033 |
Komunumkodo | 0360 |
Mapo de Wohlen ĉe Berno | |
Wohlen ĉe Berno (germane Wohlen bei Bern) estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Berno. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 8986 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Wohlen situas ĉe la bordo de la baraĵlago Wohlensee, kiu estiĝis per reteno de la rivero Aro. Ĝi konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Hinterkappelen, Wohlen, Illiswil, Murzelen, Innerberg, Uettligen, Möriswil, Säriswil, Oberdettigen, Hofen, Steinisweg, Salvisberg, Wickacker kaj Wölflisried. La regiono de Wohlensee estas birdorezervejo kaj biotopo de nacia signifo kaj troviĝas sub naturprotekto.[1]
Najbaraj komunumumoj
La komunumo Wohlen ĉe Berno limas en nordoa al Meikirch, en oriento al Kirchlindach, en sudoriento al Berno, en sudo al Frauenkappelen, en sudoriento al Mühleberg, en okcidento al Radelfingen, kaj en nordokcidento al Seedorf.
Trafiko
Wohlen atingeblas per loka buslinio ek de la urbo Berno. La veturado per la buso de la centro de Woheln ĝis la ĉefa stacidomo de Berno daŭras 17 minutojn.
La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de 4 km ĉe la limo de la urbo Berno.
Historio
La unua dokumenta mencio de Wohlen datiĝas el la jaro 1275 kiel Wolon. La setlejo Uettligen menciiĝis jam en 1185 kiel Uttelingen en buleo.
La komunuma teritorio en mezepoko apartenis al la Senjorujo Oltingen de Savojo. Kiam la lasta reganto de Oltingen estis batmurdita en la jaro 1410, Wohlen estis vendita kontraŭ 5000 guldenoj al la urbo Berno kaj tiel fariĝis berna kaj parto de la Svisa Ĵurkomunumo.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Wohlen
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wohlen ĉe Berno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Vilaĝeniro de Salvisberg
- Vilaĝeniro de Wickacker
|