Hoek van Holland (laŭvorte "angulo de Holando") estas urboparto de Roterdamo, sed konservis la karakteron de malgranda ĉemara urbeto kaj banloko. Ĝi situas en Sud-Holando ĉe la loko, kie la Nova Maso enfluas la Nordan Maron, ligante Roterdamon kun la oceano. Ĉe la alia flanko de la rivero troviĝas Europoort. En 1999 la loko havis proksimume 9.400 loĝantojn.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.