Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Hochfelden en Svislando. Samnoma komunumo ekzistas ankaŭ en Alzaco. |
Hochfelden | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Bülach |
Koordinatoj | 47° 31′ 29″ N 8° 31′ 0″ O / 47.52472 °N, 8.51667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 29″ N 8° 31′ 0″ O / 47.52472 °N, 8.51667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1914 |
Areo | 6,16 km² |
Alteco | 399 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8182 |
Komunumkodo | 0059 |
Pri la komunumo
Hochfelden estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1796 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 1914 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Hochfelden situas en la Zurika Unterlando, okcidente de la distriktĉefurbo Bülach, sudoriente de la komunumo troviĝas la marĉo de Neerach, kiu estas grava naturprotekta zono. Krom la vilaĝo Hochfelden mem al la komunumo ankaŭ apartenas la vilaĝo Wilenhof. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,01 km², de kiuj nur 5,5% estas kovritaj de arbaro. 65% de la teritorio servas por agrikulturo, 11,1% por setlado kaj 6,3% estas trafiksurfaco.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Hochdorf limas en nordo al Glattfelden, en oriento al Bülach, en sudo al Höri, en sudokcidento al Neerach, kaj en nordokcidento al Stadel ĉe Niederglatt.
Trafiko
Hochfelden per poŝtaŭtobusoj estas konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A52 situas du kilometrojn oriente en Bülach.
Historio
Unua skriba mencio de Hochfelden datiĝas el la jaro 886 kiel Hofelda en donacdokumento al la preĝejo Aadorf. Dum mezepoko la Monaĥejo Vetingo posedis en Hochfelden muelejon kaj diversajn bienojn, al ĝi apartenis ankaŭ la jurisdikcio, dum la senjoreco apartenis al la Grafoj de Kiburgo. Post la formorto de la Kiburgoj la rajtoj pri Hochfelden fariĝis posedaĵo de la urbo Zuriko. Vetingo ne plu sukcesis validigi sian jurisdikcion, kiu ek de 1442 fakte apartenis al la zurika voktejo Neuamt. Per la kreo de la Helveta Respubliko en la jaro 1798 Hochfelden estis atribuita al la tiam kreita distrikto Bülach, kaj ties parto ĝi restis ĝis hodiaŭ. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Hochfelden
- Hochfelden en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|